Leina (rivero)
Leina estas fontrivero de Hörsel en la riversistemo de Weser en Germanujo naskiĝanta en alteco de 681, 2 metroj. Ĝi nomdonis al la fama Leinakanalo kondukanta al Gotao.
Leina | |
---|---|
| |
Bazaj informoj | |
Fluo | |
Geografio | |
Priskribo Redakti
Leina fontas ĉe Leinaborn en la Turingia Arbaro, sur teritorio de Tambach-Dietharz en la proksimeco de la migradopado Rennsteig. Post ĉ. 2,5 kilometroj la torento baritis per la lagetoBrandleiteteich kie estis en la 15-a jareceto frunovepoka mineja kaj ferfabrika komplekso.[1]
Per aliaj alfluoj malmontaj apud Finsterbergen la rojo pli kaj pli fortiĝas. En la Leinagrund-ebenaĵo pro tio troviĝis je distanco de 4 km ĉirkaŭ kvin segejoj kaj martelegoj ĝis la alveno de la rojo ĉe la arbarrando apud Leinatal-Engelsbach. Ĉe en la 14-a jarcento konstruita baraĵo la plej granda parto de la akvo direktatas en la Leina-kanalo. La rivero Leina mem fluas kiel Wilde Leina (aŭ Kleine Leina) ankoraŭ ĝis Leinatal-Schönau vor dem Walde en malgranda distanco disde Leina-kanalo en la origina riverujo. Sur la teritorio de Leinatal-Leina estiĝas ĉe la konfluo kun Altenwasser la rivero Hörsel.
Alfluoj Redakti
La sekva tabelo listigas la alfluojn detale:[2][3]
Nomo |
Alflu- flanko |
Longeco [km] |
Akvokolekta baseno [km²] |
Enflueja alteco [m supre MN] |
Enflueja loko (*: apud) |
DGKZ |
---|---|---|---|---|---|---|
Großer Frosch | maldekstre | 2,1 | 514 | 416-11? | ||
Rösenbach | maldekstre | 2,1 | 458 | supre de Finsterbergen | 416-11? | |
Körnsbergwasser | maldekstre | 2,9 | 3,1 | 440 | malsupre de Finsterbergen | 416-11? |
Sulzbach | dekstre | 1,8 | 390 | Engelsbach disde Catterfeld | 416-11? | |
Schilfwasser | maldekstre | 11,2 | 14,3 | 338 | Ernstroda* | 416-12 |
Cumbach | maldekstre | 3,9 | 7,3 | 326 | Friedrichroda-Cumbach* | 416-1? |
Altenwasser | dekstre | 7,3 | 8,5 | 317 | Leinatal-Leina | 416-1? |
- Supra riveroparto
-
La ponto de la mortintoj ĉe Finsterbergen
-
Iamaj segmuelejo ĉe Leinagrund norde Finsterbergen
-
Lavejo apud Engelsbach
- Malsupra riveroparto
-
Wilde Leina en Schönau v.d.W.
-
Wilde Leina ĉe Gospiterodaer-strato en Leina
-
Leina, Altenwasser kaj Hörsel apud Leina
Literaturo Redakti
- Helga Raschke: Von Wasserknechten, Müllern, Gerbern und Leinafegern, Strölin, Gotha 2000