Ligo Komunista Revoluciista

La Ligo Komunista Revoluciista (LKR) estas trockiisma partio ; franclingve, Ligue Communiste Révolutionnaire, LCR.

Ligo Komunista Revoluciista
emblemo
partio
Komenco 1930 vd
Fino 5-a de februaro 2009 vd
Poste Nova Partio Kontraŭkapitalisma vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Montreuil
Ideologio

kontraŭkapitalismotrockiismo

Ĉefestro(j) Olivier Besancenot vd
Membro de Eŭropa Kontraŭkapitalisma Maldekstro vd
vdr
Logoo de la LKR : 100 elcentoj maldekstre

Ĝi estiĝis per eksigito de la Unuiĝo de Studentoj Komunistaj (UEC) en 1966, sub la nomo "Junularo Komunista Revoluciista". La Junularo Komunista Revoluciista estis disigita per registara dekreto la 12an de junio 1968, konsekvence la revolucietaro de majo 1968.
La membroj de tiu ĉi grupo kunfundiĝis la sekvan jaron kun la Internaciista Komunista partio por krei la Komunistan Ligon, siavice disigitan per dekreto de la 23a de junio 1973.
Nova rekonstituiĝo okazis la 10an de aprilo 1974 sub la nomo "Revolucia Komunista Fronto", kiu transformiĝis, dum kongreso okazinta inter la 19a kaj la 22a de decembro 1975, al la Ligo Komunista Revoluciista (LKR). Ĝi havis junularan organizacion : la Junularoj Komunistaj Revoluciistaj.

En 2007, la Ligo Komunista Revoluciista (LCR) annoncis sian emon krei novan kontraŭkapîtalisma partio, pli vasta kaj pli malfermita, kaj proponis al ĉiuj kontraŭkapitalismulojn ariĝi en tiu nova partio por organizi popolajn mobilizadojn.
Tial, LCR decidis en sia kongreso de la 5-a de februaro 2009 disiĝi kaj ĝiaj membroj anîgis al Nova Kontraŭkapitalisma Partio (NPA).