Majo de 1968 (Francio)

socia movado en Francio
(Alidirektita el Majo 1968)

Kiel Majo de 1968 estas nomata la Pariza studenta ribelo kiu konsistas el serio da eventoj komenciĝintaj per striko de studantoj en Francio. Ĝi jen fariĝis ĝenerala striko, kiu senmovigis partojn de la lando kaj kondukis ĝin al disfalo de la rego de Gaulle. La plejmulto de la protestantoj havis maldekstrecajn kaŭzojn, ĉu komunismajn, ĉu anarkiismajn, kvankam la plejmulto de la grandaj, nome maldekstrecaj, partioj sin malproksimigis de la studantaro kaj eĉ helpis la policon kaj la estraron ĉesigi la ribelon. Multaj homoj rigardis la eventojn kiel oportunon por agiti la "malnovan socion" je multaj aspektoj, inter ili edukmetodoj, seksa kaj ama liberoj. Kvankam kelkaj el tiuj sindeklarantaj maldekstristoj, kiuj kontraŭis la movadon, nun nomas Majon de 1968 politika fiasko, ĝi estis grandsignifa revolucia momento en la 20-a jarcento.

Skribaĵo de majo de 1968: "Estas malpermesita por malpermesi"..

La unuaj strikoj ekokazis en universitatoj kaj mezlernejoj en Parizo, de post kvereloj kun universitataj administrantoj kaj la polico. La klopodoj de la rego de de Gaulle ĉesigi tiujn strikojn per plua policagado nur plivarmigis la situacion, kio kaŭzis surstratajn batalojn kun la polico en la Latina Kvartalo, sekvita de ĝenerala striko de studantoj kaj multaj strikoj en la lando fare de dek milionoj da laboristoj, plimalpli du trionoj de la laboristaro de Francio. La protestoj atingis tian punkton, ke de Gaulle kreis stabejon por deteni la perturbon, fermigis la Nacian Asembleon kaj estigis novan balotadon la 23-an de junio, por la parlamento.

Je tiu punkto, la estraro estis proksima de disfalo (de Gaulle eĉ rifuĝiĝis dume en aerarmean stabejon en Germanio), sed la revolucia situacio dispistiĝis preskaŭ tiel rapide, kiel ĝi estiĝis. Laboristoj reeklaboris post serio da elreviĝoj kaŭzitaj de la Confédération générale du travail, la maldekstreca federacia unio de laboristoj, kaj la Parti Communiste Français (Franca Komunista Partio). Kiam la balotado finfine okazis en junio, la partio de de Gaulle estis eĉ pli forta ol antaŭe.

Historio redakti

La ribelo komenciĝis la 3an de majo en la universitato de Nantero , per ĝenerala striko. Dum unu semajno, la studentoj barikadis la Latinan Kvartalon (studenta kvartalo de Parizo) kaj la tre forta polica reprimo, kiu sekvis, kondukis al subita pliakriĝo de la krizo : la studentoj okupadis la fakultaton de Sorbono.

kaj la striko etendiĝis al la laboristaro. Flanke de grupo de radikalaj studentoj (la "Raĝuloj"), la situaciistoj formis "Komitaton Raĝuloj-S.I.", ekregis la "Komitaton de okupado de Sorbono", kaj alvokis "okupi ĉiujn uzinojn en Francio kaj formi laboristajn Komitatojn". Malsukcesante adoptigi tiun alvokon fare de la ĝenerala asembleo, ili forlasis la Komitaton de Okupado por formi "Komitaton por la Daŭrigo de la Okupadoj".

  • Ĝenerarala manifestacio de la 13-a de majo.
  • La strikoj. La interkonsento de Grenelle

La sinteno de sindikatoj rilate la studenta movado.

La Junularoj Komunistaj Revoluciistaj estis dissolvitaj per registara dektreto, konsekvence ilian fortan agadon dum majo 1968.

Ofte observitaj sloganoj uzitaj en grafitioj redakti

Unu el la markoj de la socia agitado de majo 1968 estas la multaj grafitioj, kiuj pendis sur la urbaj muroj. Ĉi tiuj surskriboj atestas anarkiisman kaj situaciisman influon, kaj estis karakterizitaj per granda originaleco kaj akreco de lingvo de la strikantoj. Iuj el la ekzemploj de ĉi tiuj sloganoj estas:

  • "En socio, kiu forlasis ĉiun ŝancon por aventuro, restas nur forlasi la socion"
  • "Kuru kamarado, la malnova mondo estas malantaŭ vi"
  • "Jam 10 tagoj de feliĉo"
  • "Vivu la momenton"
  • "Sufiĉas kun la ŝtato"
  • "Ni anstataŭigu ne la estrojn, la vivon"
  • "Naturo ne kreis sklavojn aŭ servistojn, mi ne volas regi aŭ esti kontrolata"
  • "Ne falu en la malpuran demagogion de politikistoj, ni devas fidi nin mem. Socialismo sen libereco estas milita bazo"
  • "Ni volas konstruaĵojn, kiuj servas homojn, ne homojn, kiuj servas konstruaĵojn"
  • "La Politiko estas ĉe la stratoj"
  • "Neniam laboru"
  • "La estro bezonas vin, vi ne bezonas la estron"
  • "Forigu la policiston, kiun gardas en via kapo"
  • "Tiu rilatas ĉiujn"
  • "Vivu sen morta tempo"
  • "Forgesu ĉion, kion vi lernis, ekrevu"

Leĝaj ŝanĝoj post majo de 1968 redakti

Kritikoj redakti

Okaze de la kampanjo por la Prezidanta baloto de 2007 en Francio, la estonta prezidento Nicolas Sarkozy kritikis tiun eventon kaj ties heredantoj:

  • "La heredintoj de Majo de 1968 trudis la ideon ke estu nenia diferenco inter bono kaj malbono, vero kaj malvero, belo kaj malbelo (...) La heredaĵo de Majo de 1968 deĵetis la instrumetodon de Jules Ferry. (...) La heredaĵo de Majo de 1968 enkondukis cinismon en socio kaj politiko, malnobligis la moran nivelon de politiko, rezignis meriton kaj strebon. (...) La heredintoj de tiuj, kiuj, en Majo 68, kriis CRS (franca kontraŭribela polico) = SS sisteme viciĝas kun la huliganoj , la rompistoj kaj la kontraŭpolicaj ŝakristoj. (...) En tiu baloto, temas pri decidiĝi ĉu la heredaĵo de Majo de 1968 estu konservita aŭ deĵetita."

Ceteraj kandidatoj, same kiel famuloj energie reagis kontraŭ tiu oficiala parolado. La germana verdulo kaj membro de Eŭropa parlamento Daniel Cohn-Bendit deklaris ke la esprimo "deĵeto de Majo de 1968" estis nekredebla, stalina kaj bolŝevisma.

Aliaj movadoj plimalpli samtempaj redakti

Literaturo redakti

Carlo Minnaja, Egocentre pri historiaj eventoj, Literatura Foiro, n-ro 314, decembro 2021, paĝoj 378-379

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

france http://mai68.ina.fr Arkivigite je 2008-03-24 per la retarkivo Wayback Machine