Longarone

komunumo de Italio

Longarone estas vilaĝo kaj komunumo en Italio, sur la bordo de Piave en provinco de Beluno en nord-orienta Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 022 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Castellavazzo, Erto e Casso (PN), Forno di Zoldo, Ponte nelle Alpi kaj Soverzene.

Longarone
Longarone
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Veneto
Provinco BL Beluno
Geografia situo 46° 16′ N, 12° 18′ O (mapo)46.26666666666712.3Koordinatoj: 46° 16′ N, 12° 18′ O (mapo)
Alto super marnivelo 473 [+] m
Areo 103 km²
Loĝantaro 5022 (2023)
Loĝdenso 41 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Castellavazzo, Erto e Casso (PN), Forno di Zoldo, Ponte nelle Alpi kaj Soverzene
Patrono Sankta Maria
Festa tago 8-a de decembro
Nomo de loĝantoj longaronesi
Poŝtkodo 32013
Imposta kodo M342
Kodo laŭ ISTAT 025071
Telefona prefikso 0437
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Longarone situas en valo de la montoĉeno Dolomitoj, suda kalkoŝtona parto (aŭ laŭ alia difino antaŭmontaro) de la Alpoj.

La vilaĝo estis detruita en la katastrofo de la akvobaraĵo Vajont, la 9-an de oktobro 1963, kiam 50 milionoj de kubmetroj da akvo trafluis la akvobaraĵon kaj subenfluis en la valon kaj inundis la vilaĝon. Mortis 1909 vilaĝanoj.

Longarone estis rekonstruita. Pri la postvivo de la katastrofo verkis Mauro Corona.

Ekde 2014 al la teritorio apartenas ankaŭ la antaŭ sendependa najbara komunumo Castellavazzo.

Eksteraj ligiloj redakti