Maamme (svede Vårt land; ambaŭ signifas "Nia lando"), estas la nacia himno de Finnlando. La originalan, svedlingvan tekston verkis Johan Ludvig Runeberg (1846). Ekzistas pluraj finnaj tradukoj, el kiuj la plej konata (la sola nuntempe kantata) estas atribuita al Paavo Cajander, sed ĝi fontas el pli frua traduko de Julius Krohn. La melodion komponis Fredrik Pacius (1848). Kutime oni kantas nur la unuan kaj lastan strofojn.

Maamme
Vårt land
Nia lando
“Maamme Vårt land”
nacia himno
lando  Finnlando
kantoteksto Johan Ludvig Runeberg, 1846
muziko Fredrik Pacius, 1848
ekde 1867
muzika ekzemplo
"Maamme"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

La nacia himno de Estonio, Mu isamaa, mu õnn ja rõõm, havas la saman melodion, sed alian tekston.

Svedlingva originalo Finnalingva versio Esperanta traduko  
1-a strofo  

Vårt land, vårt land, vårt fosterland,
Ljud högt, o dyra ord!
Ej lyfts en höjd mot himlens rand,
Ej sänks en dal, ej sköljs en strand,
Mer älskad än vår bygd i nord,
än våra fäders jord.

Oi maamme, Suomi, synnyinmaa,
soi, sana kultainen.
Ei laaksoa, ei kukkulaa,
ei vettä, rantaa rakkaampaa,
kuin kotimaa tää pohjoinen,
maa kallis isien.

Ho, patra land', amata ter'
sonegu kara vort'!
Nenia val', nek bord' en ver'
etendas sin sub la eter',
ravanta pli, amata pli
ol la patruj' de ni.

11-a strofo  

Din blomning, sluten än i knopp,
Skall mogna ur sitt tvång;
Se, ur vår kärlek skall gå opp
Ditt ljus, din glans, din fröjd, ditt hopp.
Och högre klinga skall en gång
Vår fosterländska sång.

Sun kukoistukses kuorestaan
kerrankin puhkeaa;
viel' lempemme saa nousemaan
sun toivos, riemus loistossaan,
ja kerran laulus, synnyinmaa,
korkeemman kaiun saa.

Florado via el embri'
disvolvos riĉe sin!
La lum', la ĝoj', l' esper' de vi
eliros el la am' de ni,
kaj plilaŭtiĝos en l' aer'
la kant' de l' patra ter'.

 

Eksteraj ligiloj redakti