Madagaskara orelstrigo

La Madagaskara orelstrigo, Asio madagascariensis estas mezgranda malhela strigo, tio estas specio de birdo el la ordo de strigoformaj, familio de strigedoj, kun plumtufoj super kapo. Ĝi estas indiĝena de Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Madagaskara orelstrigo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Asio
Specio: A. madagascariensis
Asio madagascariensis
(A. Smith, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas el 31 ĝis 50 cm longa. Ĝi ĝenerale havas malhelbrunan vizaĝan diskon, nigran bekon kaj oranĝaj okuloj. La longaj oreltufoj estas malhelbrunaj, makulitaj cinamokolore, kongrue kun la kapo. Supraj partoj estas nigraj kaj cinamokoloraj, punktitaj kaj striitaj je bruno. La ventro kaj brusto estas iome sablokoloraj.

Tiuj orelstrigoj troviĝas je 1600-1800 metrojn super marnivelo en vario de habitatoj inkludante humidajn ĉiamverdajn arbarojn, sekajn deciduajn arbarojn, kaj duarangajn kaj degraditajn arbarojn.

Tiu ĉi specio manĝas ĉefe mamulojn kiel lemurojn, senvostajn vespertojn kaj ratojn. Ili ĉasas dumnokte, kutime en aŭ apud arbaroj.

Ili ripozas en densa foliaro dumtage, kaj probable nestumas en arboj, sed oni ne konas multe plie pri ties reproduktado. Oni supozas, ke la ino ovodemetas en nestoj el branĉetoj konstruitaj de aliaj animaloj.

La voĉo estas kutime serio de bojaĵoj, variaj laŭ tono kaj volumeno, sed foje povas produkti serion de sirenhutaj notoj, priskribita kiel uluh.

Tiu ĉi specio ne estas tutmonde minacata, sed ties statuso estas necerta. Ĝi estas endemismo de Madagaskaro, kaj estas malfacile videbla.