Malpeza infanterio

Malpeza infanterio estas nomigo aplikita al certaj tipoj de piedirantaj soldatoj (infanterio) tra la tuta historio, tipe havantaj malpezan ekipaĵaron aŭ armilaron aŭ pli moveblan aŭ fluan funkcion ol aliaj tipoj de infanterio, tiaj kiaj la peza infanterio aŭ la linia infanterio. Historie la malpeza infanterio, kiu celis skoltadon, ŝirmadon kaj geriladon,[1] luktis en izola formado avangarde de la ĉefa armeo por ĉikani, reteni, rompi liverliniojn, kaj ĝenerale "moligi" la malamikon antaŭ la ĉefa batalo. Post la Dua Mondmilito, la termino "malpeza infanterio" evoluis, kaj nun ĝenerale referencas al rapid-deplojaj unuoj (inklude atakrotojn kaj aertransportitajn unuojn) kiuj specife emfazas rapidon kaj moveblon super armilaro kaj pafpovo. Kelkaj unuoj aŭ batalionoj kiuj historie ludis gerilecan rolon retenis sian nomigon "malpeza infanterio" pro la sekvo de tradicio.

Malpezinfanteriano de la Portugala Armeo (caçador, ĉasisto) de la Milito de Hispana Sendependiĝo, kun ter-kolora uniformo kiu helpas la kaŝitecon, kompare kun la brilkoloraj uniformoj de la linia infanterio.

Notoj redakti

  1. Carey, Allfree kaj Cairns, pp. 65-66

Fontoj redakti

  • Carey, B.T., Allfree, J. kaj Cairns, J. (2006) Warfare in the Ancient World, Pen and Sword, Barnsley (ISBN 9781783370689)
  • Lazaris, Stavros (dir.), Le cheval dans les sociétés antiques et médiévales. Actes des Journées internationales d'étude (Strasbourg, 6-7 novembre 2009), Turnhout: Brepols, 2012, [1]