Markomanoj (latine marcomanni) estis anoj de ĝermana tribo, kiu vivis inter la riveroj Elbo kaj Odro. Post la venko de Julis Ceasar super la markomanoj en 58 antaŭ nia erao, ili setlis en la areo de la nuntempa Ĉeĥio. Ili alianciĝis kun jasigoj kaj kvadoj kaj atakadis la limojn de Romio. Ili malaperis en la 4-a jarcento, verŝajne asimiliĝintaj al la bavaroj.

Markomanoj
historia etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr