Mexicali (komunumo)

Mexicali estas unu el la 5 komunumoj de la meksika subŝtato Baja California. La ĉefurbo de la komunumo estas Mexicali. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 02002. Mexicali estas la plej norda komunumo de latinameriko. Laŭ al popolnombrado de la jaro 2000 la komunumo havis 784709 loĝantoj. En 2005 jam estis 895962 loĝantoj kaj en 2008 ĝi laŭtakse plej verŝajne superis la milionon. El la tuta lando Meksiko okazas enmigrado al Mexicali.

Mexicali
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Baja California
Poŝtkodo 21000—21399, 21600—21980
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 855 962
Loĝdenso 67 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 39′ N, 115° 28′ U (mapo)32.65-115.46666666667Koordinatoj: 32° 39′ N, 115° 28′ U (mapo) [+]
Alto 10 m
Areo 13 689,2 km² (1 368 920 ha)
Horzono UTC -8
Mexicali (Baja California)
Mexicali (Baja California)
DEC
Mexicali
Mexicali
Situo de Mexicali
Mexicali (Meksiko)
Mexicali (Meksiko)
DEC
Mexicali
Mexicali
Situo de Mexicali

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mexicali Municipality [+]
vdr

La komunumo situas en la regiono de la valo de Mexicali kaj ĝi limas al Usono (norde), oriente kun Usono (eta parto) kaj kun la meksika subŝtato Sonora, sude kun la maro kaj la komunumo de Ensenada (komunumo) kaj okcidente kun la komunumo de Tecate.

Mexicali kun ĉirkaŭ 13700 km² okupas ĉirkaŭ 18 % de la areo de la subŝtato Baja California. Tio signifas ke Mexicali laŭ la teritorio estas pli granda ol la subŝatoj Aguascalientes, Colima, Meksikurbo, Morelos, Querétaro kaj Tlaxcala.

Parto de Mexicali ankaŭ estas la insuloj: Gore, Montague, Miramar, Salvatierra, Encantada, San Luis, San Luis Gonzaga, Ángel de la Guarda, Mejia, Granito, Estanque, Coronado, El Piojo, La Ventana, Cabeza de Caballo, Pond, Partida, Rsa, Salsipuedes, Las Animas kaj San Lorenzo.

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 855962 loĝantojn. El tiuj estis 430438 viroj kaj 425524 virinoj. La komunumo havas surfacon de 13689,2 kvadratkilometroj. La meza alteco estas 10 metroj super la marnivelo.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 5517 indiĝenoj. El tiuj 4262 aĝis pli ol 5 jaroj. Entute 4262 personoj estis dulingvaj (hispana kaj indiĝena lingvoj).

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Delegacioj redakti

La komunumo de Mexicali (sen la ĉefurbo) administre konsistas el 14 delegacioj.

  1. Los Algodones
  2. Batáquez
  3. Ejido Hermosillo
  4. Estación Delta
  5. Benito Juárez
  6. Cerro Prieto
  7. Ciudad Morelos
  8. Colonias Nuevas
  9. González Ortega
  10. Ciudad Guadalupe Victoria
  11. Hechicera
  12. Progreso
  13. San Felipe
  14. Venustiano Carranza

La plej grandaj urboj estas:

  • Mexicali
  • San Felipe de Jesús
  • Ciudad Guadalupe Victoria
  • Ciudad Morelos
  • Los Algodones

Komunumaj prezidantoj redakti

Nombre Periodo
Francisco L. Montejano 1915
Francisco Bórquez 1916 - 1918
Agustín G. Martínez 1918
Ing. Miguel S. Ramos 1919 - 1920
Enrique Mérida 1919
Manuel Roncal Gómez Llanos 1921
Otto Moller Lizardi 1922
Juan Loera 1923
Rafael Rosas 1923
Ramón Pesqueira 1924
Miguel Vildósola 1925
Federico Palacios 1925
Alfonso Valencia 1926
Alberto V. Aldrete 1927
Carlos Dávila 1927 - 1928


Eksteraj ligiloj redakti