Mokbango (koree 먹방) estas formo de videoblogo, kiu devenas el Koreio kaj estas elsendo pri manĝado de granda kvanto da manĝaĵoj en reala tempo; paralele, la bloganto komunikas kun la publiko.[1] Ĝi akiris popularecon en 2010 en Sud-Koreio, kie multaj blogantoj gajnis monon el mokbango, akceptante donacojn de publiko aŭ per reklamoj.[2]

La persono, kiu filmas ĉi tiun videoblogon, nomiĝas BĴ ([bo-ĵo]; angle broadcast jockey, BJ).[1]

Notoj redakti