Morsoklavo estas ilo por sendi morsan kodon. Ekzistas diversaj tipoj.

Morsoklavo

Morsklavo modelo J38 uzita de la usona armeo dum la Dua mondmilito

Morsklavo modelo J38 uzita de la usona armeo dum la Dua mondmilito
Klasifiko Telekomunikado, radio, amatora radio
Uzata por Telegrafisto
vdr

Manklavo redakti

 
Junker-klavo

La manklavo estas la plej malnova morsa klavo. Ĝi estas simpla elektra kontakto. Ĝi estis la plej grava ilo de la telegrafistoj.

En Germanio ekde 1926 estis populara la klavo inventita kaj patentita de Joseph Junker (nome Junker Morsetaste M.T.). Ĝi estas unu de la malmultaj ĝis nun produktitaj manklavoj. La premo de la risorto kaj la distanco inter la kontaktoj estas reguligeblaj. La ebla rapideco de morsado estas ĝis ĉirkaŭ 80–100 literoj dum minuto. Nebona estas puŝado per nur unu fingro. Oni puŝu per tri aŭ kvar fingroj, kiuj prenas la butonon de la levilo. La brako restu sur la tablo kaj la pojno estu malstreĉita.[1]

Duonaŭtomata klavo redakti

 
duonaŭtomata klavo Vibroplex

Duonaŭtomata klavo produktas la „punktojn“ de morsosigno aŭtomate. Levilo svingas ritme kaj en tiu ritmo tuŝas kontakton. La "strekoj" devas esti donitaj permane. Kutime la movado estas horizontala, dekstren la strekoj, maldekstren la punktoj, per dikfingro kaj montrofingro. Bezonatas multe malpli da movoj. La ebla rapideco estas ege pli alta kaj la kvalito de la signoj estas pli bona.

La kaŭzo por inventi la duonaŭtomatan klavon estis la malsano Karpaltunela sindromo. Post multaj milionoj da movigoj post 10 ĝis 15 jaroj ĝi kondukas al malebligo de telegrafisto al sia profesio. Ĉirkaŭ 1895 la plej bona usona telegrafisto sentis komencantan Karpaltunelan sindromon kaj inventis la duonaŭtomatan klavon. Lia unua modelo uzis elektrajn relajsojn, bezonis baterion kaj estis multekosta. Tial ĝi ne vendiĝis tre bone. En 1894 William O. Coffe inventis pli simplan modelon kun nur mekanikaj partoj, kaj ricevis por ĝi patenton en 1904.[2]

Sekvanta modelo, la unua Vibroplex rapide sukcesis. La pli rapida morsado donis al la telegrafistoj ankaŭ pli altan salajron. Horace Martin ricevis patenton por ĝi en 1904, ekde 1905 ĝi estis amasproduktita. Lia modelo "Original" estas produktita ĝis nun preskaŭ neŝanĝita. Martin numerigis ĉiun ekzempleron. La plej malnova konata ekzemplero estas n-ro 7.

Aŭtomata klavo redakti

 
 
(2010)

Poste ankaŭ klavoj estis evoluitaj, kiuj ne nur la punktojn, sed ankaŭ la strekojn produktas aŭtomate. Mekanika modelo estis de Melvin E. Hanson.[3]

Nun plejparte ili estas tute elektronikaj. Aŭtomataj klavoj povas havi unu aŭ du levilojn.

Aldona metodo estas la kunpremo-tekniko. Kiam oni kunpremas ambaŭ levilojn, tiam estas produktitaj punktoj kaj strekoj alternante. La nombro de fingromovoj reduktiĝas plie. Per tio la rapideco povas esti pliigita plie. La elektroniko estas inkluzivigita en la kesto de la klavo. Ankaŭ ekzistas sendiloj kun kompleta klavo-cirkvito.

Literaturo redakti

  • Gregor Ulsamer: Faszination Morsetasten. German Telegraph Keys. Collector's Guide. Eigenverlag, Emden 2001, ISBN 3-00-014965-1.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Deutscher Amateur Radio Club
  2. US-Patent 812.183. Arkivita el la originalo je 2019-02-25. Alirita 2015-04-13.
  3. US-Patent 2.329.531. Arkivita el la originalo je 2019-02-25. Alirita 2015-04-13.