La Muzeo Prinzesshof estas urba muzeo en la urbokerno de Itzehoe, Germanio. Ĝi prezentas daŭran ekspozicion pri la kulturhistorio de la distrikto Steinburg en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj kiel ankaŭ ĉiam ŝanĝantajn elmontrojn pri kulturhistoriaj, regionhistoriaj, arkeologiaj kaj popolartaj temoj. Riĉaj muzeopedagogiaj ofertoj kompletigas la ofertojn.

Muzeo Prinzesshof
palaco
Lando Germanio vd
Situo Itzehoe
Adreso Kirchenstraße 20
Koordinatoj 53° 55′ 25″ N, 9° 30′ 58″ O (mapo)53.92379.516Koordinatoj: 53° 55′ 25″ N, 9° 30′ 58″ O (mapo)
Muzeo Prinzesshof (Ŝlesvig-Holstinio)
Muzeo Prinzesshof (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Muzeo Prinzesshof
Muzeo Prinzesshof
Situo de Muzeo Prinzesshof
Map
Muzeo Prinzesshof
vdr
La malantaŭo de la muzeo.

Ĉambroj de la muzeo redakti

Bidermajra ĉambro redakti

Tie ĉi videblas multaj objektoj el la bidermajra epoko kaj meblaro kun martela piano; originala kafotablo invitas la vizitantojn al hejmeciĝo kaj identiĝo, aparte post kiam ili ĝuis interesan filmeton enkondukan je la enirejo al tiu ĉambro.

Tabakvendejo redakti

La ekipaĵo vendeja ĝis la 1987-a jaro ankoraŭ funkciis ĉe sia originala loko. Post la fermo de la vendejo la plej granda parto de la nemovebla ekipaĵo alvenis muzee. Laŭ la nuna aspekto ĝi estas la rezulto de laborpostulegaj restaŭradoj.

Fehrs-ĉambro redakti

La verkisto Johann Hinrich Fehrs, al kiu estas dediĉita tiu ĉi ĉambro, estas la nekontesteble plej grava platdiĉa poeto de la urbo. Estante instruisto kaj lernejestro laŭprofesie, li ankaŭ estis granda bonfarinto de la urbo.

Arĝentaĵoj redakti

En la supra etaĝo admidreblas produktoj de regionaj kaj fremdaj arĝentaĵistoj. Krom kuleroj je diversaj specoj prezentiĝas ankaŭ manĝilaroj kaj altarvazaro.

Industria historio redakti

Tie ĉi oni konfrontiĝas al la industria historio de la regiono. La cemententrepreno Alsen'sche Cement-Fabriken de Itzehoe servas kiel ekzemplo de historio industria. Alia fabriko en Lägerdorf montratas per rekonstruita laborista ĉambreto kaj originala ŝoforkupeo de enlanda ŝipo kaj multaj tekstoj enmerĝantaj onin en la laboristan ĉiutagan vivon.

Literaturo redakti

  • Anita Chmielewski-Hagius: Das Kreismuseum Prinzeßhof in Itzehoe. En: Heimatverband Kreis Steinburg (eld.): Steinburger Jahrbuch]2003, Itzehoe 2002, p. 119–130.
  • Hugo Schünemann: Das Heimatmuseum Prinzeßhof in Itzehoe. En: Heimatverband Kreis Steinburg (eld.): Steinburger Jahrbuch 1975, Itzehoe 1974, p. 45–83.

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de la muzeo.[rompita ligilo]