Nacia Parko Mosi-oa-Tunya

Nacia Parko Mosi-oa-Tunya - La fumo kiu tondras, loĝigas la grandegan kaj sensacian Viktorian Akvofalon. La parko troviĝas en la plej suda parto de Zambio ĉe la landlimo kun Zimbabvo. La fizika limo kiu apartigas tiujn du landojn estas la grandega Viktoria Akvofalo. La parko estas rifuĝejo por sovaĝaj bestoj kiel la verŝajne lastaj rinoceroj de Zambio, sed ankaŭ por pli kutimaj specioj kiel la elefanto.

Nacia Parko Mosi-oa-Tunya
La du blankaj rinoceroj de Nacia Parko Mosi-oa-Tunya en majo 2005
La du blankaj rinoceroj de Nacia Parko Mosi-oa-Tunya en majo 2005
La du blankaj rinoceroj de Nacia Parko Mosi-oa-Tunya en majo 2005
nacia parko [+]

Supermara alteco898 m [+]
Koordinatoj17° 52′ 0″ S, 25° 50′ 0″ O (mapo)-17.86666666666725.833333333333Koordinatoj: 17° 52′ 0″ S, 25° 50′ 0″ O (mapo)
Areo68,6 km² (6 860 ha) [+]

Nacia Parko Mosi-oa-Tunya (Zambio)
Nacia Parko Mosi-oa-Tunya (Zambio)
DEC
Nacia Parko Mosi-oa-Tunya
Nacia Parko Mosi-oa-Tunya
Map
Nacia Parko Mosi-oa-Tunya
Vikimedia Komunejo:  Mosi-oa-Tunya National Park [+]
vdr

Nacia Parko Mosi-oa-Tunya estas dividita en du partoj - ludparko apud la riverbordo kaj la Viktoria Akvofalo - ĉiu kun aparta eniro.

La grandega kaj imponega Viktoria Akvafalo estas konata de lokaj loĝantoj kiel Mosi-oa-Tunya - Fumo kiu tondras, kaj estas la plej granda kurteno de falanta akvo.

Laŭ la norda bordo de Zambezi, ene de Nacia Parko Mosi-oa-Tunya troviĝas malgranda sovaĝrifuĝejo (de nur 66 kvadrataj kilometroj).

En tiu parko troviĝas la malnova drivtombejo kie la unuaj eŭropaj kolonianoj estis entombigitaj. Ili tendumis ĉe la rivero, sed mortis pro stranga malsano. Ili kulpigis la flavverde ŝelitajn febro-arbojn pri la nekuracebla malsano, kvankam la problemo estis malario alportita per la moskitoj. Baldaŭ la komunumo translokiĝis al plej alta loko kaj la urbo de Livingstone kreiĝis.

Oni ofte vidas pavianojn survoje al la akvofalo. Malgrandaj antilopoj kaj fakoĉeroj loĝas en la tropikaj arbaroj ĉe la randoj de la akvofalo. En la naturparko, la paŝtejoj kaj altaj arbaroj loĝigas multajn birdojn kaj diversajn bestojn, interalie kelkajn blankajn rinocerojn, elefantojn, ĝirafojn, zebrojn, zibelojn, elandojn, bizonojn kaj impalojn.

Vidu ankaŭ redakti