Nigra feminismo estas tendenco de pensaro ene de feminismo kiu defendas, ke seksismo, klasa subpremado kaj rasismo estas tute rilataj kaj interkonektitaj. La maniero laŭ kiu tiuj konceptoj estas rilataj inter si ricevas la nomon intersekceco.

Intersekca teorio redakti

La termino 'intersekceco' estis stampita por la unua fojo fare de la juristino Kimberlé Crenshaw en 1989.[1] En sia verkaro, Crenshaw asertas, ke la sperto esti nigra virino ne povas esti komprenita sendepende ĉar temas pri nigrulo aparte de virino, sed male devas esti inkludita en la debato ties interdependeco.[2] Feminismo dekomence estas movado por la nuligo de la malegaleco kiun suferas virinoj. La kolektivo Rivero Combahee argumentis en 1974 ke la liberigo de la nigraj virinoj neprigas la liberigon por ĉiuj virinoj, ĉar tio farigus la finon de rasismo, seksismo kaj klasa subpremado.[3][4]

Historio de la nigra feminismo redakti

La nigra feminismo populariĝis en la 1960-aj jaroj kiel reago al la Civilrajta Movado, kiu ekskludis la virinoj el la povopostenoj, kaj al la rasismo perceptita el la feminisma movado. Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, la nigraj feministoj formis variajn grupojn el kiuj ili frontis la rolon de la nigraj virinoj en la nigra naciismo, la liberigo de samseksemuloj kaj la dua tajdo de feminismo. En la 1990-aj jaroj, la polemiko de la kazo de Anita Hill metis la atenton sur la nigra feminismo. La teorioj de nigraj feministoj alvenis al pli ampleksa publiko en la 2010-aj jaroj, pere de la apogo de la amaskomunikiloj.[5]

La defendantoj de la nigra feminismo argumentas, ke la nigraj virinoj havas sintenojn ene de povostrukturoj laŭ maniero esence diferenca al tiu de blankaj virinoj. En la lastaj jaroj, la distingo de la nigra feminismo naskis la etikedon de «blanka feminismo», uzita por kritiki la feministojn kiuj ne agnoskas la problemojn de la intersekceco.[6] La kritikistoj de la nigra feminismo subtenas, ke la rasaj dividoj malfortigas la forton de la ĝenerala feminisma movado.[7]

Inter la teorioj disvolvigitaj el la nigra feminismo estas la «virinismo» de Alice Walker kaj historia reviziismo kiu centrigas sian atenton al la nigraj virinoj.[8][9] Angela Davis, Bell Hooks, Kimberlé Williams Crenshaw, kaj Patricia Hill Collins aperis kiel akademiaj estroj de la nigra feminismo, dum aliaj famaj virinoj, partikulare Beyoncé, akcelis la diskuton pri nigra feminismo en la amaskomunikilo.[10]

Notoj redakti

  1. Crenshaw, Kimberle (1a de januaro 1989). «"Demarginalizing the Intersection of Race and Sex: A Black Feminist Critique of Antidiscrimination Doctrine, Feminist Theory and Antiracist Politics".». The University of Chicago Legal Forum.
  2. «Duobla rilato inter raso kaj genro». Arkivigite je 2020-06-17 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 12an de decembro 2016.
  3. N'Gone, Fall. Global Feminisims. Merrell.
  4. «The Black Feminist Statement». Arkivita el la originalo la 26an de marto 2016. Konsultita la 12an de decembro 2016.
  5. JAMILAH LEMIEUX (3a de marto 2014). «Black Feminism goes viral». Konsultita la 12an de decembro 2016.
  6. «Why we need to talk about white feminism». Konsultita la 12an de decembro 2016.
  7. «What happenes to the womens movement». Konsultita la 12an de decembro 2016.
  8. Williams, Sherley Anne (1986). "Some implications of womanist theory". Callaloo.
  9. James, Joy (2014). Transcending the Talented Tenth: Black Leaders and American Intellectuals. Routledge.
  10. «Beyonce Feminism». Konsultita la 12an de decembro 2016.