La oblatoj en kristana monaĥismo (aparte en la Katolika Eklezio, en la Ortodoksa kaj Eklezio de Anglio) estas tiuj kiuj sin dediĉas al Dio aŭ al lia servo. La termino oblato (el la latina: oblatus = oferita) indikas ĝuste la sindediĉon de si mem al Kristo. Ĝi povas indiki diversajn kondiĉojn kiuj pasis tra diversaj variadoj laŭlonge de la kuro de jarcentoj, kiuj tamen povas esti sintezitaj tiel:

  • Membro, laika aŭ ordinita sed ne ligita per religia volo, nome monaĥo aŭ ordena fratino, kiu filiigis sin mem en la preĝo al la Domo de Ordeno. Li formulis formalan promeson (renoveblan ĉiujare aŭ porĉiame laŭ la reguloj de la ordeno elektita) respekti la regulojn de preĝo en la privata vivo. Tiuj oblatoj ne konstituas religian ordenon.
  • Oficiala nomo de iuj religiaj ordenoj.
Robert Schuman, patro de Eŭropo, estis benediktana oblato.

Origino kaj historio redakti

La termino "oblato" malsamajn signifojn en diversaj periodoj de la historio de la Eklezio. La infano (aŭ infaninoj) oferitaj de iliaj gepatroj al la monaĥa vivo estis ĝenerale kontaj per tiu nomo laŭlonge de pli ol unu jarcento (Petro Diakono dekomence estis kvarjara oblato). Tio okazis ĝis kiam la la 10-a Koncilio de Toledo (656) malpermesis ilian oficialan akcepton antaŭ la atingo de la deka jaro: la pli junaj rajtis forlasi la monaĥejon. ,[1][2]

Sinsekve la termino "oblato" estis uzita por aludi al tiuj laiko kaj laikinoj kiuj estis liberigitaj el ofico far la reĝoj kaj imperiestroj (kaj aliaj protektantoj ĉe la monaĥejoj).

En la 11-a jarcento la abato Vilhelmo di Hirschau (aŭ Hirsau), de la diocezo de Speyer, enkondukis laikajn fratulojn en la monaĥejo kiuj povis regule konfesis la votojn sen tamen esti monaĥoj; fratres barbati (barbohavaj fratuloj) aŭ "servantaj fratuloj" oni ilin difinis, aŭ "oblataj" helpantoj aŭ servistoj. Ĉiuj tamen promesantoj observi la monaĥan regulon.[3]

Sinsekve iom post iom la kanonaj normoj eliminis la malsamecojn inter la du kategorioj kaj nun ĉiuj, kune kun laikaj fratuloj, formas unikan komunumon.

Oblatoj hodiaŭ redakti

Kiel dirite, hodiaŭ la distingo ne koncernas la dignecon aŭ la rajtojn esti konsiderataj veraj religiuloj: apartaj restas nur la normoj por aliro aŭ eliro el la ordeno. La oblatoj – se ankoraŭ estas uzata tiu nomo – povas ankaŭ fariĝi superuloj de la komunumo.

Iuj religiaj ordenoj uzas la terminon "oblato" en sia nomigo: tiuj oblatoj nenimaniere similas al tiuj de la tradiciaj religiaj ordenoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. http://www.jstor.org/pss/553067
  2. http://phonoarchive.org/grove/Entries/S13475.htm[rompita ligilo]
  3. SUÁREZ, Luis. La construcción de la cristiandad europea, Biblioteca Homolegens, Barcelona, 2008.

Eksteraj ligiloj redakti