Petro Diakono (Romo, 1107/1110 – Monto Kasino, post 1159) estis itala monaĥo, verkisto kaj bibliotekisto.

Petro Diakono
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1106 (1106-11-30)
en Romo
Morto 30-an de novembro 1158 (1158-11-30) (52-jaraĝa)
en Montokasino
Lingvoj latina
Okupo
Okupo verkistobibliotekistopolitikistoarkivistopoligrafo
vdr

Biografio redakti

Filo de Egidio, de la grafoj de Tuskolo, kvarjaraĝante estis asociita al la abatejo de Monto Kasino kiel puer oblatus (infano oblata) kie ricevis la unuajn literaturajn instruaĵojn. Formiĝinte ĉe la abateja skolo, li estis aparte ligita al la abato Oderizio la 2-a (1123-1126), en kies eloficigo li mem estis kuntrenita ĝispunkte ke li devis forlasi la monaĥejon. Ĝis 1131 li eble vivis en Atina, tiam submetita al San Giovanni Incarico, kaj tie ne multe fore el Monto Kasino, kompilis diversajn historiajn kaj agiografiajn verkojn.
Reakceptite en Monto Kasino en 1131 laŭvole de la abato Senioretto (1127-1137), li direktis la arkivon kaj la bibliotekon, sin dediĉante al rimarkinda kaj kompleksa literatura aktiveco.

En 1137 dum la lukto inter la imperiestro Lotario la 3-a kaj la normanda reĝo Ruĝiero la 3-a, Petro Diakono disvolvis rimarkindan neduarangan rolon, kiel bibliotekisto de la abatejo, ĉe la imperiestro, kiel mem rakontas en la Altercatio pro cenobio Casinensi. Pri li la fontoj, post tiu evento, sciigas preskaŭ nenion.

Lia forpaso devis okazi post 1159, komenca dato de Kasina Kodekso 47, en kies nekrologio en dato 26 februaro estas signita lia nomo (Petrus diaconus et monacus), la unika, inter la multaj diakonoj anonimaj tie memorigitaj, kiu aperas skribita majuskllitere.

Verkoj redakti

La famo de Petro Diakono, post lia morto, ne disvastiĝis ekstere de Monto Kasino spite de lia engaĝiĝo en elstara literatura aktiveco kvankam ofte senvalorigita pro troa kaj superabunda fantazio. Multaj el liaj literaturaj kaj agiografiaj verkoj estas konservitaj en aŭtografaj Kodeksoj Kasinaj 361 kaj 257 (Montokasino, Arkivo de la abatejo) kaj en la Kasina 518, la tieldirita Registrum S. Placidi. Lia konata falsiganta emo emerĝas el diversaj verkoj, aparte en la verko Chronica monasterii Casinensis de Leono de Ostia.
Petro estis ankaŭ aŭtoro de ekzegezaj eseoj pri la Sanktaj Skriboj kaj pri la Regulo de Sankta Benedikto: Scolia in diversis sententiis, Scolia in Quaestionibus Veteris Testamenti, Exortatorium ad monachos, Expositio in Regulam S. Benedicti. Se en tiu lasta verko li monstras dependi de Smaragdo, en la ’Exortatorium prefere atingas el Hugo de Sankta Viktoro kaj de Ildeberto de Lavardin.
Petro Diakono transkribis ankaŭ diversajn verkojn kiuj transdoniĝas al ni danke al la aŭtografa Kasina kodekso kiel (la traktato De aquaeductu urbis Romae de Frontinus, la latinlingva topografia sekcio pri Romo de Varono, la ’Epitome rei militaris de Vegecio) aŭ en ĝia ekzemplero plej malfrua, ktp. Li krome aranĝis kompendion de la De architectura de Vitruvio, lapidariajn eseojn pri la magiaj kvalitoj de la ŝtonoj.

Entute lia persono estas reprezenta pri la ankoraŭ viva, kvankam iom dekadenca, kultura fervoro en Monto Kasino de la 12-a jarcento: vora leganto, erudiciulo kaj elstarega skriblaboristo, li ĉiam estis konsiderata sammaniere fidinda laŭ esploristoj pri la historio de la Kasian Abatejo.

Vidu Ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Erich Caspar, Petrus Diaconus und die Monte Cassineser Fälschungen. Ein Beitrag zur Geschichte des italienischen Geisteslebens im Mittelalter, Berlin 1909.
  • Max Manitius, Geschichte der Lateinischen Literatur des Mittelalters, 3, München 1931 (Handbuch der Altertumswissenschaft, hrsg. v. W. Otto, IX. Abt., II. T., III. B.), pp. 547-552.
  • Paul Meyvaert, The Autographs of Peter the Deacon, «Bulletin of the John Rylands Library», 38 (1955), pp. 114-138.
  • Paul Meyvaert, Peter the Deacon and the Tomb of Saint Benedict. A Re-examination of ther Cassinese Tradition, «Revue Bénédictine» 65 (1955), pp. 3-70.
  • Paul Meyvaert, The Exegetical Treatises of Peter the Deacon and Eriugena’s Latin Rendering of the Ad Thalassium of Maximus the Confessor, «Sacris Erudiri», 14 (1963), pp. 130-148
  • Hartmut Hoffmann, Chronik und Urkunde in Montecassino, «Quellen und Forschungen aus italienischen Archiven und Bibliotheken», 51 (1972), pp. 93-205.
  • Hartmut Hoffmann, Petrus Diaconus, die Herren von Tusculum und der Sturz Oderisius’ II. von Montecassino, «Deutsches Archiv», 27 (1971), pp. 1-109.
  • Mariano Dell'Omo, Da Paolo Diacono a Pietro Diacono: Montecassino medievale e la tradizione classica, in Virgilio e il Chiostro. Manoscritti di autori classici e civiltà monastica, a cura di M. Dell’Omo, Roma 1996 (Bimillenario di Cristo. Lettere e fede 1996, dir. scient. G. Cavallo), pp. 63-65 (ora in Id., Montecassino medievale. Genesi di un simbolo, storia di una realtà. Saggi sull’identità cassinese tra persone, istituzione, consuetudini e cultura, Montecassino 2008 [Biblioteca della Miscellanea Cassinese, 15], pp. 175-179).
  • Mariano Dell’Omo, Le tre redazioni dell’’Autobiografia’ di Pietro Diacono di Montecassino (Codici Casin. 361, 257, 450). Contributo alla storia della cultura monastica medievale, in "Florentissima Proles Ecclesiae". Miscellanea hagiographica, historica et liturgica Reginaldo Grégoire O.S.B. XII lustra complenti oblata, ed. D. Gobbi, Trento 1996 (Bibliotheca Civis, 9), pp. 145-230.
  • Mariano Dell’Omo, Il Registrum di Pietro Diacono (Montecassino, Archivio dell’Abbazia, Reg. 3). Commentario codicologico, paleografico, diplomatico, Montecassino 2000 (Archivio Storico di Montecassino. Facsimili e commentarii, 1).
  • Petrus diaconus Casinensis, in Repertorium Fontium Historiae Medii Aevi (Istituto Storico Italiano per il Medio Evo), IX. Fontes (Petrus-Reynerus), Romae 2003.