Laŭ la helena mitologio, Okipeto (el la greka, «rapida flugilo») estis unu el la Harpioj, monstraj birdoj kun virina kapo[1]. Ŝi ankaŭ ricevis la nomojn Okipodo (rapidaj piedoj) kaj Okitoo (rapida kurantino)[2]. En grek-romia mitologio la Harpiojn uzis la gedioj por puni krimulojn. Ili estis tri: Okipeto, Ello kaj Keleno, kaj iliaj gepatroj estis la mara dio Taŭmaso kaj la oceanidino Elektro (aŭ Ozomeno laŭ alternativa versio[3]).

Okipeto
mita homa-besta hibrido
Informoj
Sekso ina
Patro Taŭmaso
Patrino Ozomeno
vdr
Fineo kaj la Boreadoj atendas la Harpiojn, sur atika kratero el ĉ. 460 a.K..
Harpio, laŭ Ulisse Aldrovandi en sia Monstrorum Historia, Bologna, 1642.

Okipeto kaj sia fratino Ello partoprenis la punadon al Fineo, reĝo de Salmideso. La gedioj ĉagreniĝis pro liaj tre ĝustaj aŭguroj, do blindigis lin kaj ordonis tiun du Harpiojn malebligi Fineon manĝi: ĉiam kiam li pretigis manĝadon, Okipeto kaj Ello eniris lian palacon[4], forprenis tion kion Fineo pretis manĝi kaj malpurigis la ceteron per iliaj ekskrementoj. Sed kiam alvenis la argonaŭtoj kaj Jasono demandis al Fineo la manieron akiri la Oran Felon, li respondis: "unue, liberigu min de la harpioj". Do, ili pretigis bankedon kaj kaŝiĝis, kaj kiam Okipeto kaj Ello alvenis plenumi la punadon, du el la argonaŭtoj, la flugil-havaj Zeto kaj Kalaiso, atakis la harpiojn kaj persekutis ilin traĉiele.

Kiel klarigas sia nomo, Okipeto estis la plej rapida el la tri Harpioj. Sed tiu rapideco estis tiam malfavora al ŝi, ĉar ŝi bezonis tiom da energio dum la persekutado ke ŝi eklaciĝis kaj frakasis je izolita insulo, unu el la Strofadoj, meze de la oceano. Okipeto petegis kompaton, kaj la argonaŭtoj konsentis (ĉefe pro la interveno de Iriso, mesaĝistino de la gedioj kaj fratino de Okipeto), kondiĉe ke ŝi restu por ĉiam en tiu insulo.

Referencoj redakti

  1. H. J. Rose. A Handbook of Greek Mythology. Eld. University Paperback, 1964.
  2. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.121.
  3. Higeno. Fabloj, 14.
  4. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.9.21.