Onikoforoj

OnikoforojOniĥoforoj aŭ laŭ la latina scienca nomo Onychophora (el la antikva greka, onyches, "ungoj"; kaj pherein, "porti"), ofte konataj kiel veluraj vermoj (pro ties velureca teksturo kaj iom vormeca aspekto) aŭ pli ambigue kiel peripatus (laŭ la unua priskribita genro, nome Peripatus), estas filumo de longaj, mildkorpaj, multkruraj panartropodoj.[1][2] Laŭ aspekto ili estis diverse komparitaj al vermoj kun kruroj, raŭpoj, kaj limakoj.[3] Ili predas pli malgrandajn animalojn kiel insektoj, kiujn ili kaptas ŝprucinte gluecan ŝlimon. Oni priskribis ĉirkaŭ 200 speciojn, sed la vera nombro de specioj estas tre verŝajne pli granda. La du nunaj familioj de veluraj vermoj estas Peripatedoj kaj Peripatopsedoj. Ili montras pekuliaran distribuon, ĉar peripatedoj estas hegemoniaj ekvatore kaj tropike, dum la peripatopsedoj troviĝas ĉefe sude de ekvatoro. Ĝi estas la nura filumo ene de animaloj kiu estas tute endemia de surteraj medioj.[4] Veluraj vermoj estas konsiderataj proksimaj parencoj de Artropodoj kaj Tardigradoj, kun kiuj ili formas la taksonon Panartropodoj.[5] Tio havigas al ili paleontologian intereson, ĉar ili povas helpi rekonstrui la praŭlaron de artropodoj. En moderna zoologio, ili estas partikulare renomataj pro ilia kurioza kutimaro por pariĝado kaj por idoportado.

Velvet worm.jpg
Velvet worm
Arealo de Onychophora

Notoj redakti

  1. Holm, E.; Dippenaar-Schoeman, A. (2010). The Arthropods of Southern Africa. ISBN 978-0-7993-4689-3.
  2. Prothero, D. R.; Buell, C. D. (2007). Evolution: What the Fossils Say and Why It Matters. New York: Columbia University Press. p. 193. ISBN 0-231-13962-4.
  3. Ruppert, E. E.; Fox, R. S.; Barnes, R. D. (2004). Invertebrate Zoology: A Functional Evolutionary Approach (7th ed.). Belmont: Thomson-Brooks / Cole. p. 505. ISBN 978-0-03-025982-1. "Because they resemble worms with legs ... Superficially they resemble caterpillars, but have also been compared with slugs"
  4. Piper, Ross (2007). "Velvet Worms". Alirita la 25an de Aprilo 2018. Extraordinary Animals: An Encyclopedia of Curious and Unusual Animals. Greenwood Press. pp. 109–11. ISBN 978-0-313-33922-6.
  5. Fishelson, L. (1978). Zoology. 1 (3a eld.). Israel: Hakibutz Hameuchad Publishing. p. 430.