POST-karto, aŭ POST-testilo estas komputila karto, enhavanta ciferan montrilon kaj eliganta per ĝi kodojn de inicialigo de ĉeftabulo. Per lasta eligita kodo oni povas ekscii, en kiu aparatarero okazis paneo. Tiuj kodoj dependas de BIOS de la ĉeftabulo. Kaze de foresto de eraroj kaj normala trairo de testado POST-karto eligas per sia montrilo kodon, kiu restas senŝanĝa dum funkciado de komputilo kaj dependas de versio de BIOS; tiu kodo ofte estas FF.

POST-karto por 8-bita buso ISA
POST-karto por PCI sur ĉeftabulo
Simpla POST-karto por buso PCI
Profesia POST-karto por buso PCI

POST-testilo povas esti dizajnita en multaj variaĵoj. Ekzemple, POST Code Dual enhavas montrilojn ĉe du flankoj, tial ne estas bezono eligi la ĉeftabulon por legi informojn de-sur la montrilo. Krome ĉiuj POST-testiloj estas ekipitaj per lum-eligantaj diodoj, kiuj montras elektran tension (+5, +3,3, +12, −12), kaj lum-eliganta diodo de RESET-signalo (ne temas pri restartigo per la butono Reset). Foje ĉeestas ankaŭ aliaj montriloj. POST-kartoj estas ekipitaj ankaŭ per diversaj konektiloj; ekzemple PCI, ISA (pli malnovaj modeloj), miniPCI (tekokomputiloj) kaj eĉ LPT (por tiuj ĉeftabuloj, kiuj transdonas POST-signalon al LPT-pordo).

Standarta pordo por eligo de POST-signalo estas 80h, sed povas esti aliaj, ofte 81h. En kelkaj testiloj eliga pordo estas agordebla.

Vidu ankaŭ redakti