Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Pamandzi.

Pamanzi (france Petite-Terre) estas franca insulo en la transmara departemento Majoto. La insulo estas situo de komunumoj Dzaoudzi kaj Pamandzi. Ĝi estas la dua insulo de Majoto laŭ areo.

Pamanzi
Strando Moya ĉe la orienta marbordo de Pamanzi
Strando Moya ĉe la orienta marbordo de Pamanzi
insulo
Akvejo Mozambika Kanalo
(Hinda Oceano)
Insularo Komora insularo
Geografia situo 12° 47′ 0″ S, 45° 17′ 0″ O (mapo)-12.78333345.283333Koordinatoj: 12° 47′ 0″ S, 45° 17′ 0″ O (mapo) f1
Pamanzi (Majoto)
Pamanzi (Majoto)
DEC
Pamanzi
Pamanzi

Map

Areo 10,95 km² f4
Administrado Majoto
Malkovro Prahistorio
Loĝantaro 29 273 (2017)
2 673 loĝ./km²
vdr

Infrastrukturoj redakti

Sur ĉi tiu malgranda insulo koncentriĝas militistoj, ĝendarmoj, instruistoj, resursoj en elektro kaj karburaĵo de Majoto. Interalie ĝi enhavas la militan aŭskultan centron Badamiers, komponanton de la franca reto Echelon.

Ĝi estas ligita al la ĉefa insulo per regulaj pramoj, kiuj iras al Mamudzo, la plej loĝata urbo kaj ĉefurbo de Majoto.

La Flughaveno Dzaoudzi havas la apartecon akcepti internaciajn flugojn, ne ekzistas alirkontrolo, nur flughavenkontrolo havante la apartecon regule komuniki kun aviadiloj ĉe flugnivelo FL400.

Dzaoudzi ankaŭ disponas malgrandan havenon por plezurŝipoj.


 
La "roko" de Dzaoudzi, la bulvardo de Crabes, la ŝlimejo de Badamiers kaj parto de Petite-Terre, vidataj el aviadilo

Vidu ankaŭ redakti