La Pano kun lienaĵo (sicilie Pani câ meusa, itale Panino con la milza), estas ekzemplo de la sicilia kuirarta tradicio nomita surstrata manĝaĵo, pioniro de la hodiaŭa rapidmanĝado.

Pani câ meusa en Palermo.

Tiu plado, kiu estas ekskluziva tradicio de Palermo, estas dolĉa pano (vastella), kovrita de sezamo, kiu estas farĉita de pecoj de bovidaĵaj lieno kaj pulmo. Unue oni boligas la lienon kaj la pulmon kaj poste, oni haketas ĝin kaj fritas kun ŝmalco. Kiam oni aldonas al ĝi fromaĝojn (kaĉokavalo raspita aŭ rikoto), tiukoaze nomata maritatu ('edziĝinta'), se sola ĝi estas nomata schettu (fraŭla).

Tipaj kuiriloj por ĉi plado estas klinita kaserolo, en kiu la ŝmalco varmiĝas dum supre atendas la pecoj el lienaĵo kaj pulmaĵo por esti tuj fritataj kaj per dudenta forko oni prenas la fritaĵojn. Ilin oni degustigas rapide kaj metas en la panon ankoraŭ varma. Oni donas al la kliento envolvita per papero.