Parecbito[1] (angle parity bit) estas bito, aldonita ĉe la komenco aŭ fino de vico da bitoj, kalkulita laŭ la pareco de la sumo de la aliaj bitoj. Ĝi estas simpla formo de erartrova kodo.

Difino redakti

Supozu ke oni havas vicon da bitoj:

 
 

Supozu ke la nombro de bitoj de valoro 1 estas  .

 

Do, parecbito estas fina bito   aldonita al la originala vico da bitoj. Ekzistas du eblaj skemoj: pariga kaj malpariga.

  • Pariga parecbito: se   estas para, do  ; se   estas nepara, do  . (Alivorte,  .)
  • malpariga parecbito: se   estas para, do  ; se   estas nepara, do  . (Alivorte,  .)

Tiel, la parecbiton ebligas trovon de unu missendita bito (se nur unu missendo okazas).

Ekzemplo redakti

Konsideru sepopon de bitoj. Supozu ke oni aldonas la nulan biton ĉe la komenco kiel parecbiton.

7 bitoj da dateno (nombro de 1-bitoj) 8 bitoj kun parecbito
pariga malpariga
0000000 0 00000000 10000000
1010001 3 11010001 01010001
1101001 4 01101001 11101001
1111111 7 11111111 01111111

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti