Parkhorloĝo estas maŝino kiu kalkulas la daŭron de la parkado de veturilo kaj kie oni devas pagi pro parkado.

Tradicia parkhorloĝo
Aŭtomato por parkbiletoj en Varsovio

La parkhorloĝo estis inventita kaj patentita de Carl C. Magee el Oklahoma City, Oklahoma. La unua uzo de la parkhorloĝo okazis en Oklahoma City la 16-an de junio 1935.

Kiam homoj estas superŝutitaj de pagoj pro uzado de aŭto kaj krome oni devigas ilin krompagi, kion antaŭe ili ne devis pagi, povas ataki kaj klopodi detrui aŭ damaĝi tiujn parkhorloĝojn, kiel simbolo de la troa pagigado. Tamen la malpliigo de veturado nepras en certaj urbocentroj kaj tiu deviga pago povas helpi la neuzadon de individuaj aŭtoj.