Pastiso

franca alkoholaĵo

La pastiso[1] (france pastis) estas anizobrando tipa por Marsejlo, Francio, kies alkohola enhavo estas ĉirkaŭ 40-45%. La vorto devenas de la provenca okcitana pastis, kiu signifas pateo aŭ miksaĵo, same kiel enuo, malagrabla aŭ konfuza situacio (pastiche) en la familiara lingvo[mankas fonto].

Botelo da pastiso kaj du glasoj da ĝi miksita kun akvo.

La produktado estas tipa de distilita trinkaĵo bazita sur etilalkoholo, en kiu herboj kaj floroj estas pistitaj. Post tia kunmetado, likvoro estas farita, al kiu la anizo denove estas aldonita, kio igas ĝin anizobrando. La trinkaĵo kutime estas kolora kun karamelo, kvankam ekzistas ankaŭ blankaj pastisoj.

Referencoj redakti