Penrhyn (ankaŭ nomata Tongareva, Mangarongaro, Hararanga, aŭ Te Pitaka) estas la plej granda kaj plej fora atolo de la Kukinsuloj en la Pacifiko.

Penrhyn
Tongareava laguno
Tongareava laguno
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Kukinsuloj
Geografia situo 9° 0′ S, 157° 58′ U (mapo)-9.0055555555556-157.969444444445Koordinatoj: 9° 0′ S, 157° 58′ U (mapo) f1
Situo de Penrhyn
Situo de Penrhyn

Map

Longo 24 kmf2
Larĝo 14 kmf3
Areo 90 km2dep1 w3f4
Plej alta loko mf5
Loĝantaro 200 (2006)
Ĉefa loko Omoka
vdr

Geografio redakti

Penrhyn situas 1365 km nordnordoriente de la insulo Rarotonga, je distanco de 9 gradoj sude de la ekvatoro. La atolo situas sur la plej alta subakva vulkano de la Kukinsuloj, 4876 m super la oceana fundo. La atolo havas cirkonferencon de 77 km, laguno de 90km², kaj tersurfaco de 9,84 km². Per tio ĝi estas la plej granda atolo de la Kukinsuloj. La plej alta punkto de la atolo estas malpli ol 5m super marnivelo.

La atolo enhavas 19 insulojn:

Loĝantoj kaj kulturo redakti

Sur Penrhyn loĝis en 2006, 200 insulanoj, dum en 2001 la nombro estis 357. La plimulto 75% estas adepto de la Kukinsula kristana kirko, dum la cetera 25% estas adepto de la Rom-katolika kirko.

Vilaĝoj redakti

La Penrhyn atolo havas du vilaĝojn. La ĉefvilaĝo Omoka, ĉefo de la Penrhyn insulkonsilantaro, troviĝas sur la insulo Moananui, en la okcidenta parto de la atolo. La vilaĝo Te Tautua situas sur la insulo Pokerere, en la orienta parto de la atolo.