Tepuka estas insulo sin trovanta 18 kilometrojn okcidente de Fongafale, en la nordokcidento de Funafutio, la ĉefa atolo de la oceania insulŝtato Tuvalo. La insulo situas inter pli malgranda insuleto (Tepuka Vili Vili, sudokcidente) kaj alia ankaŭ pli malgranda (Te Afualiku; nordoriente). Dum la lastaj jaroj la insulo multege eroziiĝis. Tepuka situas inter Pacifiko (okcidente) kaj la funafutia laguno Te Namo. En ĝi estas subtera mondmilita ŝirmejo je bona stato.