Pigadia
urbo en Grekio
Pigadia (novgreke Πιγάδια) aŭ Karpathos-urbo, estas la administra centro de la greka insulo Karpathos. Ĝi havas ĉirkaŭ 3.000 loĝantojn kaj etendiĝas sur larĝa areo apud la Vronti-golfo.
Pigadia | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 180 (2001) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 30′ N, 27° 13′ O (mapo)35.507527.21361Koordinatoj: 35° 30′ N, 27° 13′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pigadia (Karpathos) [+] | |||
Pigadia estis fondita en ĉirkaŭ 1000 a.K., tiam oni nomumis la urbon Poseidion. Pro la daŭraj pirataj atakoj, en la mezepoko la urbo estis forlasita.
Post kelkaj jarcentoj, oni denove rekonstruis la urbon kaj la urbanoj nomis ĝin Possi. En 1892, la turka guberniestro de la insulo deklaris la urbon ĉefurbo de la insulo. Iom poste, oni eknomis la urbon kiel hodiaŭ, „Pigadia“.