La pirofilio estas la ekologia termino. Oni parolas pri pirofilio, se besto aŭ planto profitas de fajro, kaj alkutimiĝas al fajro kiel media faktoro. Pirofilio ekzistas ĉe fungoj, plantoj kaj bestoj, kie natura fajro ludas gravan rolon en la ekosistemo.

Inter la plej konataj organismoj, kiuj estas pirafiliaj estas la sekvojo, kies fruktaj strobiloj, ne malfermiĝas sen incendio. Ankaŭ ĉe eŭkaliptoj kaj diversaj pino-specioj ekzistas tio. Ankaŭ Lilium pyrophilum, genro de lilio (Lilium) de la amerika sekcio.

La sudeŭropa makiso apartenas al la pirofilaj plantkomunumoj, kiuj en la mediteranea regiono superkreskas la restaĵojn de alta arbaro post arbara incendio.

Inter la bestoj konataj reprezentantoj estas la blado Aradus lugubris, la skarabo Melanophila acuminata aŭ la aŭstralia skarabo Merimna atrata. Tiu skaraboj renkontiĝas sur freŝe forbrulitaj arbaraj regionoj, kie la ina skarabo metas siajn ovojn en karbigitaj trunkoj. La utileco de la pirofila vivmaniero estas, ke la insektoj, kiuj antaŭ la incendio manĝas la minejon en la planto ne plu povas defendi iliajn minojn.