Pizzo Carbonara estas la plej alta pinto de la montoj Madonie en Sicilio, Italio. Ĝi estas la dua pinto plej alta en la insulo, nur la monto Etna ĝin superas, kvankam ĝi estas nur du 2 metrojn pli alta ol la najbara Pizzo Antenna.

Pizzo Carbonara

Pizzo Carbonara troviĝas je ĉirkaŭ 10 km nordoriente de Petralia Sottana. Temas pri kalkoŝtona masivo, kaj la pluvo kiu falas en ĝi kutime atingas la bazon de la roko kie troviĝas la kastelo de Cefalù en la norda marbordo de Sicilio. Ĝia supro pli ol pinto estas ebenaĵo, pro kio ne eblas trovi ĝian plej altan parton.