La Ponte Vecchio (aŭ Malnova pontoOlda ponto) estas ponto en interna urboparto de Florenco, Italio, kiu kondukas super rivero Arno. La ponto estas tute surkonstruita per dometoj de la juvelkomercistoj, ĝi estas inter la plej konataj pontoj de la mondo.

Ponte Vecchio

deck arch bridge • ŝtonponto • built-on bridge • vidindaĵo • arched bridge • ponto por piedirantoj
Situo
Koordinatoj 43° 46′ 5″ N, 11° 15′ 11″ O (mapo)43.76798888888911.253191666667Koordinatoj: 43° 46′ 5″ N, 11° 15′ 11″ O (mapo)
Mapo
Map
Ponte Vecchio
vdr
Nokte
koridoro de Vasari (L-forma tegumenta konstruaĵo)

Historio redakti

La nuna ponto estis finkonstruita post 12-jara laboro en 1345, tute el ŝtono. La konstruado okazis laŭ planoj de Neri de FioravantiTaddeo Gatti.

Tra la Ponte Vecchio kondukas koridoro, kiu interligas la Pitti-palacon kaj la Vecchio-palacon. La koridoro mem estis konstruita laŭ planoj de Giorgio Vasari en 1564 por geedziĝo de iu princo de la Mediĉioj.

En fino de la 16-a jarcento, oni malpermesis laboron de buĉistoj kaj tanistoj, poste laboris tie nur oraĵistoj.

Tiu estis la sola ponto en Florenco dum la dua mondmilito, kiun la retiriĝanta germana armeo ne eksplodigis.

En 1966, inundo forte damaĝis la ponton, sed oni rekonstruis, renovigis ĝin ene de unu jaro.

La ponton karakterizas la metiejoj de juvelartistoj, oraĵistoj, kiuj tie laboras eĉ hodiaŭ - krom suvenir-vendistoj ks. -, tiel oni mencias la ponton ankoraŭ hodiaŭ kiel straton de la oraĵistoj. Tiuj metiistoj formis la statuon de Benvenuto Cellini (1500-1571) en la pontomezo, kiu estis la plej respektata oraĵisto de Firenze en sia tempo. La statuo estis inaŭgurita en 1901.