Pordo de Sankta Paŭlo

La Pordo de Sankta Paŭlo (itale Porta San Paolo), antaŭe nomata Porta Ostiensis pro la Ostia vojo kiu iris al Ostia tra ĝi, estas pordo de la Aŭrelia Murego en Romo (Italio) situanta inter la Adriana pordo oriente kaj la Havena pordo okcidente. Temas pri unu el la plej bone konservataj pordoj de Romo.

Pordo de Sankta Paŭlo
urba pordego
Lando Italio vd
Situo Romo
Situo
Geografia situo 41° 52′ 36″ N, 12° 28′ 53″ O (mapo)41.876712.4815Koordinatoj: 41° 52′ 36″ N, 12° 28′ 53″ O (mapo)
Pordo de Sankta Paŭlo (Romo)
Pordo de Sankta Paŭlo (Romo)
DEC
Pordo de Sankta Paŭlo
Pordo de Sankta Paŭlo
Situo de Pordo de Sankta Paŭlo
Map
Pordo de Sankta Paŭlo
Parto de Aŭrelia Murego vd
vdr
La porta Ostiensis kaj la Piramido de Cestio sur gravuraĵo de Giuseppe Vasi.

Tiu ĉi grava pordo de la urbo estis konstruita sub la ordonoj de Maksencio: Ĝi havas du defendoturojn kaj du enirejojn kiujn konstruigis Flavio Honorio ĉirkaŭ 401-403. Dum la sieĝo de la urbo en 549 fare de la ostrogotoj, Totila eniris en Romon tra ĉi pordo post perfiso de la garnizono.

Ĝi estis rebaptita kiel Pordo de Sankta Paŭlo pro ĝia proksimeco al la Baziliko Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti