Presbiornitedoj aŭ laŭ la latina scienca nomo Presbyornithidae estis familio de akvobirdoj kun ŝajne tutmonda distribuado kiuj loĝis ĝis plej komenca Oligoceno, sed estas jam nune formortintaj. Dekomence oni supozis, ke ĝi prezentas mikson de karakteroj montritajn de akvobirdoj, vadbirdoj kaj flamengoj kaj ĝi estis uzita por defendi evoluan rilaton inter tiuj grupoj, sed ĝenerale oni akceptas nuntempe ke ili estas "vadanasoj", nome frata taksono de Anasedoj, kaj tiele esence modernaj akvobirdoj. Ili estis ĝenerale longkruraj, longkolaj birdoj, stare ĉirkaŭ unu metron altaj, kun korpo de anaso, piedoj similaj al tiuj de vadbirdo sed retecaj, kaj ebena anaseca beko adaptita al filtromanĝado. Ŝajne, almenaŭ kelkaj specioj estis tre sociemaj birdoj kiuj vivis en grandaj aroj kaj nestumis en kolonioj.

Presbyornis Enhancement.jpg
Presbyornis

Kiel la kromnomo "vadanasoj" implikas, ili estis akvobirdoj kies longaj kruroj permesis al ili vivostilon similan al tiu de "pra-flamengoj" (ekz., Palaelodus) – kiuj ne estis vere prauloj de la modernaj flamengoj, sed grupo kiu evoluis paralele kun ili kaj fakte ŝajne havis parton de la ekologia niĉo de la presbiornitedoj post tiuj lastaj iĝis formortintaj. Tiele, kvankam probable iome kapablaj naĝi, ili preferis barakti ĉe neprofundaj akvoj de ties habitato por manĝo kaj kapablis ankaŭ kapti insektojn kaj malgrandajn krustulojn sur seka tero, ĝuste kiel kelkaj specioj de modernaj anasoj, ekz., la Lajsana anaso, kiu ĉasas muŝojn.

Sistematiko redakti

Tri genroj estas interkonsente akceptitaj kiel apartenantaj al Presbiornitedoj:

  • Presbyornis (tipo)
  • Headonornis (disputita)
  • Telmabates

Referencoj redakti

  • Wetmore, Alexander (1926). "Fossil birds from the Green River Deposits of Easter Utah". Annals of the Carnegie Museum 16: 391–402.
  • Feduccia, Alan (1976). "Osteological evidence for shorebird affinities of the flamingos". Auk 93 (3): 587–601.
  • Dyke, Gareth J. (2001). "The Fossil Waterfowl (Aves: Anseriformes) from the Eocene of England". American Museum Novitates 3354: 1–15. doi:10.1206/0003-0082(2001)354<0001:TFWAAF>2.0.CO;2.

Eksteraj ligiloj redakti