Puritan Passions (esperante "Puritanaj Pasioj") estas usona muta filmo aperinta en 1923 kaj reĝisorita de Frank Tuttle. Ĝi estis adaptita el la teatraĵo The Scarecrow verkita de Percy MacKaye en 1908, kiu mem estis inspirita de la novelo Feathertop fare de Nathaniel Hawthorne. Inter la filmaktoroj estas Glenn Hunter, Mary Astor kaj la kutime teatra aktoro Osgood Perkins. La filmo montriĝas sufiĉe lojala al la teatraĵo, escepte de la persono ludita de Osgood Perkins, kiu nomiĝas Dickon en la teatraĵo kaj D-ro Nicholas en la filmo. Ĝi restas la sola kinadapto de tiu teatraĵo, kvankam antaŭe aperis du aliaj mutaj filmoj pri la originala verko de Hawthorne.

Puritanaj Pasioj
filmo
Originala titolo Puritan Passions
Produktadlando Usono
Originala lingvo Muta filmo
Kina aperdato 9-a de septembro 1923
Kameraado Fred Waller
Reĝisoro(j) Frank Tuttle
Scenaro Frank Tuttle
Filmita en Usono
Ĉefrolantoj Maude Hill
Glenn Hunter
Osgood Perkins
Thomas Chalmers
Mary Astor
IMDb
vdr

Eksteraj ligiloj redakti