Rabaul

urbo de la insulo Nova Britio en Papuo-Nov-Gvineo

Rabaul estas urbo en la provinco East New Britain, en la insulo Nova Britio, en Papuo-Nov-Gvineo. Ĝi kuŝas je ĉirkaŭ 60 kilometrojn oriente de la insulo Nov-Gvineo. Rabaul estis la provinca ĉefurbo kaj la plej grava setlejo en la provinco ĝis estis detruita en 1994 pro la cindro falinta el vulkana erupcio sur sian havenon.

Rabaul
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 7 024  (2009) [+]
Geografio
Geografia situo 4° 12′ S, 152° 10′ O (mapo)-4.1980555555556152.16805555556Koordinatoj: 4° 12′ S, 152° 10′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Rabaul (Papuo-Nov-Gvineo)
Rabaul (Papuo-Nov-Gvineo)
DEC
Rabaul
Rabaul
Situo de Rabaul

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rabaul [+]
vdr
Provinco East New Britain

Dum la erupcio, cindro estis sendita milojn da metrojn en la aero kaj la posta cindropluvo okazigis la detruon de 80% el la konstruaĵoj de Rabaul. Post la erupcio la ĉefurbo estis translokigita al Kokopo, ĉirkaŭ 20 kilometrojn for. Rabaul estas kontinue minacata de vulkana aktiveco je la rando de la Rabaul kaldero, nome inundita kaldero de granda piroklasta materialo.

Historio redakti

Rabaul estis planita kaj konstruita ĉirkaŭ la havena areo konata kiel Simpsonhafen (Simpson Harbour) dum la administracio de la Germana Novgvineo kiu kontrolis la regionon inter 1884 kaj formale tra 1919. El 1910 Rabaul estis la sidejo de Germana Novgvineo ĝis ĝi estis kaptita de la Brita Imperio dum la komencaj tagoj de la Unua Mondmilito. Ĝi iĝis la ĉefurbo de la aŭstralia mandata Teritorio Novgvineo ĝis 1937 kiam ĝi estis la unuan fojon detruita de vulkano.

Dum la Dua Mondmilito ĝi estis konkerita de Japanio en 1942, kaj iĝis ĝia ĉefa bazo de militista kaj ŝiparmea aktiveco en la Suda Pacifiko. Aviadilatakoj kontraŭ Rabaul estis batalo de la Pacifika Fronto en la Dua Mondmilito okazinta ĉefe la 11-an de novembro 1943.

Setlejoj kaj militistaj instalaĵoj ĉirkaŭ la rando de la kaldero estas ofte kolektive nomataj Rabaul, kvankam la malnova urbo Rabaul estis reduktita al praktika malgravo fare de la vulkana erupcio en 1937.

Aktualo redakti

Kiel turisma destinejo, Rabaul estas populara pro siaj vulkanoj, kaj lokoj por subnaĝado, spektakla haveno kaj aliaj pejzaĝoj, pro la historio de la Dua Mondmilito, flaŭro kaj faŭno, kaj la kultura vivo de la Tolaioj. Antaŭ la erupcio de 1994, Rabaul estis populara komerca kaj distra ŝipdestinejo; nun malmultaj privataj malgrandaj aviadiloj vizitas ĝin, sed almenaŭ 10 al 12 krozoŝipoj vizitas Rabaul ĉiujare, kiel la Queen Elizabeth kiu portas ĝis 2000 pasaĝeroj. Turismo estas grava industrio en Rabaul kaj en Orienta Nov-Britujo ĝenerale.

Eksteraj ligiloj redakti