Rajto de frakciigo

La rajto de frakciigo permesas al la aliĝintoj de organizo (sindikato, asocio, politika partio) krei frakciojn ene de ĝi (tendance en la franca, StrömungFlügel en la germana), tio signifas: sin arigi ĉirkaŭ idealoj, praktikoj aŭ karismaj roluloj, por, ene de tiu organizo, esti pli bone identigebla, progresigi siajn ideojn kaj prezenti sin al la internaj elektoj, kiel la kongresoj.

Laŭ la organizoj, la frakcioj povas havi tribunojn en la internaj eldonoj, eksteran aperon, ĉefe en la amaskomunikiloj, reprezentadon en la instancoj de la organizo ligitan al la voĉdonoj de la kongreso.

Iuj organizoj malakceptas la kreon de frakcioj por eviti la kreadon de artefaritaj internaj dividoj. Por ili la klivoj kiujn kuntrenas tiuj tendencoj ne estas favoraj al la kohereco de la organizo kaj kondukas al internaj tensioj. Krome la logikoj de tendencoj havus por efiko instali opoziciojn inter majoritata grupo kaj minoritata grupo. Plie, laŭ ili tiuj tendencoj povas kaŭzi skismojn.

En la Esperanto-movado, la ĉefa asocio kiu havas rajton de frakciigo estas la Sennacieca Asocio Tutmonda. La Esperanta Civito, kun siaj enaj "partioj" havas proksiman sistemon. En la franca sindikatismo, nur la Fédération Syndicale Unitaire permesas ĝin.