Retimno (provinco)

Retimno (greke Ρέθυμνο respektive Νομός Ρεθύμνης - Nomos Rethimnis) ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la kvar provincoj de la insulo Kreto kaj unu el la 51 provincoj de Grekio ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 1 496 km² kaj laŭ la censo de 2011 havis 85 609 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Retimno. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Kreto (Περιφέρεια Κρήτης, Periferia Kritis) kaj kovras la centran okcidentan parton de ĝi, inter la provincoj Ĥanio en la okcidento kaj Iraklio en la oriento.

Retimno
provinco de Grekio [+]

AkvejoEgea maro
Koordinatoj35° N, 25° O (mapo)35.2524.58333333Koordinatoj: 35° N, 25° O (mapo)
- koordinatoj35° N, 25° O (mapo)35.2524.58333333Koordinatoj: 35° N, 25° O (mapo) [+]

Retimno (Grekio)
Retimno (Grekio)
DEC
Retimno
Retimno
Vikimedia Komunejo:  Rethymno Prefecture [+]
vdr
situo de Retimno en Grekio

Topografie la provinco ampleksas la areon oriente de la Lefka Ori (Blankaj Montoj) ĝis la transiro de la monto Psiloritis (2.456 metroj, la plej alta monto de Kreto) en la ebenaĵon Mesara. Krom la neloĝataj Paksimadia-insuletoj en la golfeto de Mesara neniuj pliaj insuletoj apartenas al la teritorio.

la haveno de la urbo Retimno
la antikva fontano Arimondi


Eksteraj ligiloj redakti