Rielves estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Limas kun la municipaj teritorioj de Huecas, Villamiel de Toledo, Bargas, Toledo, Albarreal de Tajo, Gerindote kaj Barcience, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Rielves
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko Torrijos
Poŝtkodo 45524
Politiko
Urbestro Ángel Calvo Romojaro
Demografio
Loĝantaro 787  (2011)
Loĝdenso 23,85 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 58′ N, 4° 12′ U (mapo)39.959166666667-4.1925Koordinatoj: 39° 58′ N, 4° 12′ U (mapo) [+]
Alto 494 m [+]
Areo 33 km² (3 300 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Rielves (Hispanio)
Rielves (Hispanio)
DEC
Rielves
Rielves
Situo de Rielves

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rielves [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Rielves en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Rielves" povus deveni el kunmetaĵo de la vortoj "río" kaj "albo" (rivero, blanka) pro kio ĝi signifus "blanka rivero".

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Rielvanos. La censita populacio en 2011 estis de 787 loĝantoj kaj la denseco estas de 23,85 loĝ/km².

Situo redakti

Rielves estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 494 m; je 20 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 33 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′33″ N 4°11′33″ Ok.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

Oni trovis fundamentojn de antikvaj romiaj termobanejoj, datataj probable en la 3a jarcento. Oni trovis ankaŭ moneron de la reĝo de visigotoj nome Vambo kaj ŝtonskribaĵo aluda al Sankta Vincento, sanktulo de la 4a jarcento.

Ekzistas mencioj de la 12a jarcento, ĉar inter 1175 kaj 1207, la monaĥejo de bernardaninoj de Sankta Klemento, de Toledo, havis posedaĵojn en tiu vilaĝo.

En 1752 la vilaĝo apartenis al senjorlando de Juan Francisco Melgarejo, markiso de Quiroba, kaj poste, en 1787, al Francisco Fernández de Madrid, pastro de la katedralo de Toledo.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti