Rossel estas belga amaskomunika grupo kiu havas sian sidejon en Bruselo. Ĝi precipe - sed ne nur - aktivas en la franclingva belga gazetaro.

Aŭkciantoj redakti

La familio Hurbain estas la ĉefa aŭkcianto de Rossel. En la jaro 1987, pro kvereloj en la familio, oni vendis 40% al la franca amaskomunika grupo Hersant.La franca industriulo Serge Dassault, kiu momente posedas tiun 40%, revendus ĝin baldaŭ (2005) al la familio.

Eldonoj redakti

De Tijd/L'Echo redakti

En 2004 Rossel kune kun la flandra De Persgroep aĉetis la eldonejon Editco, la eldonejo de la gazeto L'Echo. En 2005 ili kune aĉetis Uitgeversbedrijf Tijd, la eldonejo de la gazeto nederlandlingva De Tijd.