De Persgroep
De Persgroep NV estas flandra amaskomunika entrepreno. Ĝi tute apartenas al la familio Van Thillo. En 1978 la familio akiris 60% de al akcioj de eldonejo Hoste. En 1990 ĝi ankaŭ transprenis la ceteron de la akcioj, kaj la entrepreno daŭrigis kun la nomo De Persgroep.
En 2003 De Persgroep havis debiton de € 334 milionoj.
Radiaj kaj televidaj sendostaciojRedakti
De Persgroep kaj Roularta Media Group ĉiu posedas 50% de la akcioj de la Vlaamse Media Maatschappij (VMMa). La VMMa estas posedanto de la jenaj sendostacioj:
televidaj
radiaj
De Persgroep ekde la 1a de junio 2005 posedas la nederlandan radian sendostacion Noordzee 100.7 FM. Ekde la 1a de septembro 2005 la nomo ŝanĝiĝis al Q-music 100.7 FM.
GazetojRedakti
- Het Laatste Nieuws, nederlandlingva
- De Morgen, nederlandlingva
- Vacature.com, gazeto kun vakantaj postenoj (nederlandlingva)
- L'Echo, franclingva (por la duono posedas ĝin Rossel)
- De Tijd (por la duono posedas ĝin Rossel)
- Het Parool, Nederlando (parte gin posedas Stichting Democratie en Media)
RevuojRedakti
Filia kompanio Magnet Magazines eldonas la jenajn revuojn:
- Dag Allemaal/Expres
- TV-Familie/Blik
- Joepie
- Goed Gevoel
- Touché
- Genieten
- Netwerk
- Uw Vermogen
- Woef
Zone/magazines, senpagaj urbaj revuoj