Rulringo estas kaj sporto kaj infana ludo en kiu granda ringo estas rulata laŭlonge de la grundo, ĝenerale helpe de objekto tenata de la ludanto. La celo de la ludo estas teni la ringon stare dum longaj periodoj de tempo aŭ fari variajn ĵonglaĵojn.

Rulringo

emblemo

lertecludo
vdr
Biciklaj rulringoj en Toronto, 1922.

Rulringoj estis dokumentitaj ekde la antikveco en Afriko, Azio kaj Eŭropo. Ludita kiel celludo ĝi estas antikva tradicio amplekse disvastigita inter diversaj socioj. En Azio, la plej fruaj registroj datas el Antikva Ĉinio, kaj en Eŭropo el Antikva Grekio.

Okcidente, la plej oftaj materialoj por la ekipado estis el ligno kaj metalo. Lignaj ringoj, kondukitaj per bastonoj ĉirkaŭ unu futa longaj, estas frapopelitaj centre aŭ ĉe 2/3 el la punkto de la bastono por certigi bonan sukceson. Metalaj ringoj, anstataŭ esti frapitaj, estas ofte gvidataj per metala hokilo.[1]

Notoj redakti

  1. The boy's treasury of sports, pastimes, and recreations. Samuel Williams, p.15.