La termino Saksio-Pollando signifas la personan union ekzistantan ekde 1697 ĝis 1706 kaj ekde 1709 ĝis 1763 inter la elektoprinclando Saksio kaj la nobelorespubliko Pollando-Litovio en persono de Frederiko Aŭgusto la 1-a, elektoprinco de Saksio, respektive Aŭgusto la 2-a, reĝo de Pollando kaj lia tronsukcedanto, reĝo Aŭgusto la 3-a de Pollando. La persona unio estingiĝis post la morto de Aŭgusto la 3-a en 1763. Plua Wettin-ida tronsukcedo ne plu realiĝis pro la ŝanĝita interesaro de la rusa regno.

Blazono de Pollando-Litovio dum la regado de la dinastio Wettin

Teritorioj redakti

Pollando-Litovio redakti

 
Blazono de Pollando-Litovio

Kaŭzite pro la fortoraba Nordia Milito 1655-1660, la nobelorespubliko estis lando sen ŝtataj administraj instancoj, kun subevoluinta ekonomio, ne sufiĉaj impostenspezoj kaj armeo, kiuj taŭgis por la tiutempaj postuloj nek kvalite nek kvante.[1] Anstataŭe la nobelorespubliko disponis pri krudmateriala riĉeco kaj pro tio estis interesa por la metie pregita Saksio. La polaj ŝtatoficistoj, la kronarmeo kaj la fisko substaris la Sejmon, kies politikon dominis la potencaj magnatfamilioj kaj aliaj nobeloj. Ilia emo al formado de konfederacioj ŝanĝis la reĝlandon en eksplodujon. La regnoparlamento de Pollando estis pro ĉi tiuj privatinteresoj relative agomalkapabla (Liberum Veto); La krono mem havis nur limigitajn enspezojn, kiuj substaris al krontrezoristo Przebendowski. Tio signifis, ke Pollando havis ekstreman superpezon de la nobelara kontraŭ la monarĥa komponento.

Elektoprinclando Saksio redakti

 
Blazono de Elektoprinclando Saksio

La elektoprinclando Saksio disponis pri alte evoluintaj manufakturado kaj metiado. Pro sia maldisa teritorio ĝi validis ankaŭ eŭropskale kiel potenca ŝtato, kiu ankoraŭ fine de la 17-a jarcento superis laŭ interna evoluo Brandenburgion-Prusion, tamen dum la sekvaj jardekoj devis transcedi la protestantan ĉefrolon en la Sankta Romia Imperio al Brandenburgio.

Reeĥo dum Napoleona tempo redakti

La persona unio inter Saksio kaj Pollando spertis malfortan reviviĝon dum la Napoleona tempo, kiam parto de la iama pola reĝlando estis restarigita en 1807 kiel Varsovia Duklando, kaj la reganto de Saksio, Frederiko Aŭgusto la 1-a, nun rangaltigita de Napoleono de elekto-princo al reĝo, iĝis ĝia duko. La efektivan povon en la duklando tamen havis nek saksoj nek poloj, sed la Unua Franca Imperio per sia tiea ambasadoro. La napoleona ŝtatkreaĵo disfalis post nur 8 jaroj per la fina malvenko de Francio kaj Saksio kontraŭ Prusio, Rusio kaj Aŭstrio.

Literaturo redakti

  • Norman Davies: God's Playground: The Origins to 1795 - A History of Poland, Oxford University Press, New York 2005, ISBN 0-19-925339-0
  • René Hanke: Brühl und das Renversement des alliances: Die antipreussische Aussenpolitik des Dresdener Hofes 1744–1756, 2006

Referencoj redakti

  1. René Hanke: Brühl und das Renversement des alliances: Die antipreussische Aussenpolitik des Dresdener Hofes 1744–1756, 2006, S. 18