Tiu ĉi artikolo temas pri muzika stilo el la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Vidu ankaŭ la stilon salonmuziko de la 19-a jarcento, kiu iasence estis la burĝa daŭrigo de la ĉambromuziko de la nobelaro en la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Salono en lingvaĵo de muziko aŭ salona muziko - angle LoungeLounge music [LAŬNĜ MJUzik] kaj en plej multaj aliaj lingvoj ankaŭ nomata laŭ nomo similsona kiel la angla "lounge" - estas tipo de muzika populara muziko en la 1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj, aparte disvastiĝinta en Ameriko. Oni kutime per ĝi intencas elvoki en la aŭskultantoj la senton de esti en loko de trankvila etoso, kiel hejmeca salono eble ĉe kameno, insula paradizo aŭ alia natura loko kie ne aŭdeblas la bruo de la moderna civilizo, aŭ ekstera spaco.[1] La gamo de salono ĉirkaŭprenas instrumentajn komponaĵojn angle foje nomataj beautiful music (do simple "bela muziko"), modernan elektronikon (aparte la subgenron distran, angle chillout, kun trankvilaj, malrapidaj ritmoj), restante teme enfokusigita sur kulturaj elementoj de la "spacepoko" de la 1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj. La plej frua speco de salona muziko aperis dum la 1920-aj jaroj kaj 1930-aj jaroj, kaj estis angle konata kiel "light music" ("malpeza muziko"). En la 21-a jarcento, la termino "lounge music" ankaŭ povas esti uzata por priskribi la muzikajn muzikojn en hotelaj antaŭhaloj, em kazinoj kaj en iuj restoracioj kaj trankvilstilaj trinkejoj, kie foje tre mallaŭte kaj fone muzikas pianisto aŭ disaŭdiĝas trankvila muziko en speco de "salono".

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti