Samseksemo kaj budhismo

Inter la budhanoj ekzistas diversaj opinioj pri la samseksemo. La budhismo instruas ke ĉiaj plezuroj estas obstakloj por atingi la iluminadon (Nirvano). La nuntempaj budhanaj ordenoj ĝenerale malpermesas la transgenrecon kaj samseksemon en la religiaj ordenoj sed estas akceptata la samseksemo inter laikoj.

Budho ofte aperas kiel androgina kaj senseksa figuro, kiel en tiu ĉi pentraĵo en monaĥejo de Laoso

Budhismo en okcidento redakti

Kontraste kun la azia budhismo, la budhismo en okcidento ligiĝas al politikoj pri socia egaleco kaj libereco de ĉiu unuopulo, parte kiel rezulto de multnombra kvanto de mezklasaj intelektaj praktikantoj kaj iliaj filozofaj radikoj pri la penslibero de la senkonfesia homaro.

Aplikante la orientan budhanan filozofion al samseksemo, la okcidentaj budhanoj emfazas pri la graveco de oni mem kaj pri la graveco kiun Budho donis al toleremo kaj la serĉado de respondoj en oni mem.

Vidu ankaŭ redakti