La sekpentraĵo estas tia murpentraĵo, kiun oni pentras sur sekan muron. La origina itala vorto estas "secco" (=sur sekan muron).

La plej fama sekpentraĵo:Leonardo da Vinci: La Lasta Vespermanĝo

Tekniko redakti

La sekpentraĵo estas pli malmultekosta ol la fresko, sed la pentristo pentras sur sekan muron, tial oni devas uzi gluilon (ekzemple ovoflavon), por ke la pigmentoj restu sur la muro. La pigmentoj restas sur la surfaco nur ekstere, tial la pentraĵo pli bone dependas de la eksteraj efikoj. La sekpentraĵoj estas uzata ne nur en internaj, sed ankaŭ eksteraj muroj. Foje okazas, ke ambaŭ teknikoj (fresko, sekpentraĵo) estas uzata en la sama pentraĵo. Alia avantaĝo de sekpentraĵo estas tio, ke la pentristo povas longe pentradi (male en fresko la pentristo pentras urĝe).

 
Gotika sekpentraĵo en la iama monaĥejo Lambrecht (Pfalz)

Famaj sekpentristoj redakti

Fontoj redakti