Siemens Avanto estas malalt-planka veturilo de Siemens. La tramoj havas kolorojn malhelbluaj kun helbluaj kaj oranĝaj surfacoj sur Transilien kaj helgrizaj kun malhelgrizaj kaj bluaj surfacoj sur Mulhouse. La tramo Avanto ankaŭ povas veturi sur trajnaj trakoj kaj tial estas tramtrajno.

Siemens Avanto
rolling stock class

Tramtrajno U 25500 en Gargan

Tramtrajno U 25500 en Gargan
Nomo kaj tipo
Alia nomo "U 25500" / "U 25600"
Servado
Fervoja operatoro SNCF/Transilien
Linioj T04
Tramtrajno Mulhouse Vallée de la Thur
Nombro de servantaj trajnoj 27
Produktado
Produktisto Siemens
Nombro de konstruitaj trajnoj 27
Konstrujaroj 2006 - 2010
Trajtoj
Longeco 36,970 m
Larĝeco 2,65 m
Alteco 3,52 m
Pordoj po 5 ambaŭflanke
Maksimuma rapido 100 km/h
Pezo 59,6 t
Ŝpuro 1 435 mm
Kurenta sistemo 25 kV / 750 V
vdr

Francio redakti

T4 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Parizo T4.

Sur linio T4, iama fervojlinio de SNCF kiu estis transformita al tramlinio, ekde 2006 estis uzataj tramoj de la tipo Avanto. Estas 15 tramoj, kiuj estas konekteblaj. La linio estas operaciita de SNCF / Transilien. La tramoj estas numeritaj en la serio "U 25500".

Tramtrajno Mulhouse Vallée de la Thur redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtrajno Mulhouse Vallée de la Thur.

Dek du tramoj Avanto estis enservigitaj en la tramreto de Mulhouse ekde 2010, en la tramtrajna-servo al Thann. La tramoj veturas inter Mulhouse-Ville kaj Lutterbach sur tramaj trakoj, poste sur trajnaj trakoj. La servo estas kune administrata de Soléa, la kompanio de transportoj de urbo Mulhouse kaj SNCF. La tramoj estas numeritaj en la serio "U 25600".

Esbly - Crécy-la-Chapelle redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Transilien P.

Sur la fervoja linio inter Esbly kaj Crécy-la-Chapelle, la servo funkcias ekde julio 2011 kun tramoj Avanto, kiuj nun estas sur linio T4. La tramoj tie plibonigas la ekipaĵon kaj la vojaĝtempon inter ambaŭ lokoj.

Usono redakti

Ĉi tiuj tramoj estas uzataj ankaŭ en Houston kaj San-Diego, 18 kaj 11 respektive.

Bildgalerio redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Avanto en la nederlanda Vikipedio.