Skista parko Lehesten

muzeo en Germanio

La Turingia skista parko (germane: Thüringer Schieferpark) troviĝas en Lehesten, Staatsbruch nr 1.

Skista parko Lehesten
minejo • minista muzeo • teknika muzeo • National Geotope
Lando Germanio vd
Situo Turingio
Adreso Staatsbruch 17; 07349 Lehesten
Poŝtkodo 07349
Koordinatoj 50° 27′ 47″ N, 11° 26′ 18″ O (mapo)50.463111.4384Koordinatoj: 50° 27′ 47″ N, 11° 26′ 18″ O (mapo)
Skista parko Lehesten (Germanio)
Skista parko Lehesten (Germanio)
DEC
Skista parko Lehesten
Skista parko Lehesten
Situo de Skista parko Lehesten
Map
Skista parko Lehesten
Retpaĝo http://schiefer-denkmal-lehesten.de/
vdr
Lago kaj iamaj minadaj ejoj en la Skista parko Lehesten.

Priskribo redakti

La Blua oro de Turingio, la ardezoj tegmenta kaj mura, jam ekde la 13-a jarcento ekspluatatas en Lehesten. La urbo situas je ĉ. 700 metroj super la marnivelo sur la erikejo Steinerne Heide kaj intimege estas ligita al tiu krudmaterialo.

En la teknika monumento la vizitanto traveturas dum gvidado de 90 minutoj la prilaboradon de tegmento- kaj muroardezo ene de historia minejo. Oni vidas kaj travivas naturon kaj teknikon en malofta harmonio, ekzemple per: la plej granda subĉiela minejo en Kontinenta Eŭropo; ŝaktoj kun ĉevaltrakcia generatoro ĉe origina situo; fendadaj ejoj; artaĵoj tegmentadaj.

Oni ofertas al la vizitantoj interesajn enrigardojn en la labor- kaj vivokondiĉojn de la ministoj; aparte la laborkvanto kaj povumo de la homoj el la pasinteco impresegas.

La muzeo-parko situas ene de Naturpark Schiefergebirge, naturprotektata regiono ĉe Rennsteig.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 113

Eksteraj ligiloj redakti