Por aliaj signifoj, vidu Solca (apartigilo).

Solca - jen rumane, prononco [solka], germane Solka, hungare Szolka - estas urbo en distrikto Suceava kaj la historia regiono Bukovino en Rumanio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 2 405 loĝantoj sur areo de 64,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 37 loĝantoj/km². Ĝia nomo venas el la rivero, kiu trafluas ĝin kaj kies nomo venas el la slava sol ("salo") — aludante pri areo de la saltrovejoj.

Solca
urbeto en Rumanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Rumanio
Regiono rumania Bukovino
Distrikto distrikto Suceava
Poŝtkodo 725600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 405  (2021) [+]
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 42′ N, 25° 50′ O (mapo)47.702525.831666666667Koordinatoj: 47° 42′ N, 25° 50′ O (mapo) [+]
Alto 509 m [+]
Areo 64,63 km² (6 463 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
situo en la distrikto
situo en la distrikto
Solca (Rumanio)
Solca (Rumanio)
DEC
Solca
Solca
Situo de Solca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Solca [+]
vdr

La loko estis menciita en dokumento, eldonita fare de moldava princo Alexandru cel Bun, la 15-an de januaro, 1418. En la sekvaj jarcentoj, Solca ricevis rangon de foira urbo por la ĉirkaŭa regiono. Ĝi iĝis poste parto de la Habsburga Monarĥio tiel poste tiu de Aŭstrio-Hungario. Ĝia freŝa aero helpis igi Solca kiel rekonata somera ripozejo, dum tiu periodo.

Dum la unua mondmilito, la loko estis sceno de la orienta fronto, tie okazis bataloj inter la armeoj de Aŭstrio-Hungario kaj la Rusa Imperio.

Vidindaĵoj redakti

  • Monaĥejo Solca, konstruigita de Ştefan Tomşa la 2-a de Moldavio (1611-1614; 1621-1623) kaj malfermita fare de la habsburgoj en 1785. Ĝi iĝis biera fabriko.
  • Saltrovejoj norde de la vilaĝo

Eksteraj ligiloj redakti