Solunto (en malnovgreka lingvo, Σολόεις, Σολοῦς) estas antikva urbo en Sicilio, unu el la tri ĉefaj fenicaj setlejoj sur la insulo, situanta sur la norda marbordo, je 2 km de Santa Flavia kaj proksimume je 16 km oriente de Panormus/Panormo (moderna Palermo), kaj tuj oriente de la promontoro nomata Kabo Zafrano. Ĝi situas ĉe alteco de 205 m super marnivelo, antaŭ la sudorienta deklivo de Monto Katalfano (373 m). Ĝia loko havis fortajn naturajn defendojn. Ĝia topografia pozicio donis al ĝi bonan punkton de observado kaj kontrolo de la marborda zono.

Solunto
arkeologia loko • antikva urbo • nemoveblaĵo • archaeological park • museum of a public entity [+]

Koordinatoj38° 5′ 35″ N, 13° 31′ 53″ O (mapo)38.0930555613.53138889Koordinatoj: 38° 5′ 35″ N, 13° 31′ 53″ O (mapo)
Areo0 km² (0 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo90017 [+]

Solunto (Sicilio)
Solunto (Sicilio)
DEC
Solunto
Solunto
Lokigo de Sicilio en Italio

Map
Solunto

Vikimedia Komunejo:  Solunto [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La greka nomo Solunte, laŭ la mito de la fondiĝo, transdonita de Hekateo el Mileto, ĝi deriviĝas el ŝtelisto, Solus, kiu estis mortigita de Heraklo. Ĝi estas menciita kiel unu el la urboj okupitaj de la fenicoj post la unua greka koloniigo, kune kun Mozia kaj Panormo.