Hekateo el Mileto (naskiĝis ĉirkaŭ 550 a.K., mortis ĉ. 475 a.K.) estis la frua helena historiisto kaj geografiisto.

Hekateo el Mileto
Personaj informoj
Naskiĝo
en Mileto
Morto 2-an de januaro 2006 (2006-01-02)
Ŝtataneco Aĥemenida Imperio
Profesio geografo, historiisto, verkisto, mythographer
Lingvoj antikva greka lingvo
v  d  r
Information icon.svg
Laŭsupoza rekonstruo de perdita mondmapo de Hekateo el Mileto

Lia Priskribo de la Tero (Περίοδος Γῆς / Períodos Gễs aŭ Περιήγησις / Periêgêsis) konsistigas unu el la plej unuaj priskriboj de la mediteranea mondo. En ĝi li provizas precizajn informojn pri la vizititaj regionoj, prezentas la mitologiojn de la popoloj, ties loĝmanierojn, la faŭnojn kaj flaŭrojn. Li estas la unua provinta elfari realecajn priskribojn. Li diris: "Mi estas skribonta tion, kio ŝajnas al mi esti la vero; ĉar tiuj paroloj de la helenoj estas, ŝajnas al mi, multnombraj kaj ridindaj."

En liaj primitaj genealogioj li provis korekti tion, kio ŝajnis al li malvera. Kun li aperas la unua provo (provo! kompreneble, la rezulto ne estas je la alto de la celo) elfari racian kronologion.

Herodoto, vivinta unu generacion poste, multe ĉerpis el liaj verkoj, ne menciante tion.


[[Kategorio:Naskiĝintoj en Esprima eraro: Nekonata vorto “a”.]][[Kategorio:Mortintoj en Esprima eraro: Nekonata vorto “a”.]]