Sorĉistino de En-Dor

virino menciita en la 1-a Libro de Samuelo: “servantoj diris: Jen ekzistas en En-Dor virino, kiu povoscias aŭguri. Tiam Saul […] venis al la virino nokte. […] li diris: Samuelon elvoku al mi. […] la virino ekvidis Samuelon.” (8:3–25)

La Sorĉistino de En-Dor (hebree, אֵשֶׁת בַּעֲלַת־אֹוב בְּעֵין דֹּור (’êšeṯ ba‘ălaṯ-’ōḇ bə-‘ên dōr); en Latino, pythonem in Ændor) estas virino menciita en la Tanaĥo, kiu estis konsultita de la reĝo Saul por aŭguri al li pri batalo kontraŭ la filiŝtoj. Saul, post vane klopodi konsulti kun Dio, iris al En-Dor —en Valo de Jizre'el— peti al la virino, ke ŝi alvoku la profeton Samuelon el la morto por rekte konsulti kun li.[1]

Martynov, Dmitry Nikiforovich, 1857

Etimo redakti

Laŭ la Tanaĥo, ŝi estas virino, kiu havas ’ōḇ (אֹ֖וב) en En-Dor. Laŭ Harry Hoffner, ’ōḇ estas rita foso por alvoki la mortintojn.[2] Alia teorio estas ke ĝi signifas la povon ventroparoli,[3] ĉar en la Septuaginto ŝi estas nomita ἐγγαστρίμυθος ἐν Αενδωρ (engastrímythos en Aendōr), kiu signifas ventroparolistinon en En-Dor. Εγγαστρίμυθος, same kiel pythonem en Latino, ankaŭ signifas oraklon.

Referencoj redakti

  1. 1 Samuel 28:3-25
  2. (1967) “Second Millenium Antecedents to the Hebrew 'Ôḇ”, Journal of Biblical Literature (en) 86 (4), p. 385–401. doi:10.2307/3262793. 
  3. Aune, D. E.. (1959) “Medium”, The International Standard Bible Encyclopedia (angle).